Patak estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat. Patak signifas hungare: rojo.
Bazaj informoj
- Areo: 16 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0188/19.1479
- Loĝantaro: 1010
- Poŝtkodo: 2648
- Telefonprefikso: 35
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Rétság troviĝas 12, Balassagyarmat 14 km-ojn.
Historio
La unuaskriba mencio devenis el 1255. La kampoj apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom. Baldaŭe la vilaĝo ricevis la rangon opidumo kun rajto de bazarado, ĉar situis laŭ grava komerca vojo. Tiutempe la loknomo estis Vásárospatak (=bazarada Patak). Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1860 incendio okazis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj
- ŝtona ponto 22 m-ojn longa
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1801, kies turo estas 24 m-ojn longa
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuka el la 19-a jarcento
- muzeeto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.