Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Passiflora edulis
Passiflora edulis f. flavicarpa
Passiflora edulis f. flavicarpa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Pasifloracoj Passifloraceae
Genro: Pasifloro Passiflora
Specio: Passiflora edulis
Aliaj Vikimediaj projektoj

Passiflora edulisGrenadilo [1] estas specio de pasifloroj. Oni kultivas ĝin en tropikaj kaj subtropikaj regionoj kaj komercas ĝian dolĉan, multseman frukton. La speci-epiteto edulis signifas „manĝebla“. Interne de la specio oni distingas diversajn kultivarojn kaj formojn; formo edulis (purpurgranadilo) kaj formo flavicarpa (flavan grenadilo), interalie, havas grandan ekonomian signifon.

Disvastiĝo

Passiflora edulis venis origine el Brazilo, Paragvajo kaj la norda parto de Argentino. Pro siaj fruktoj la plantoj estas kultivataj en la subtropikaj kaj tropikaj regionoj de la tuta mondo. La formo edulis estas pli malvarmtolera ol la formo flavicarpa.

Priskribo

Floro de Passiflora edulis f. flavicarpa

Passiflora edulis estas ligna grimpoplanto (liano), kies branĉoj iĝas ĝis dek metrojn longaj. Ĝi havas ĉirojn por grimpi.

Floro de Passiflora edulis f. edulis

La frukto estas bero. La formo edulis havas fruktojn, kiuj estas grandaj kiel kokinovoj kaj sulkiĝas en matura stato. La formo flavicarpa havas pli grandajn fruktojn (ofte ok ĝis dek du centimetrojn longaj), kiuj mature estas glatŝelaj kaj flavaj. La interno de la bero havas sukan kaj ĝelan pulpon.

Nutra uzado

Pasifrukto


purpura, nekuirita; kvanto en 100 gramoj

Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 100 kkal   410 kJ
Karbonhidrato22.4 g
- Sukeroj11.2 g
- Fibro10.4 g
Graso0.7 g
Proteino2.2 g
Akvo72.9 g
Vitaminoj
A-vitamino ekvivalento. 64 μg7%
beta-karoteno  743 μg7%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.13 mg9%
Nikotina acido (B3-vitamino)  1.5 mg10%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.1 mg8%
Foliata acido (B9-vitamino)  14 μg4%
Ĥolino  7.6 μg2%
C-vitamino  30 mg50%
K-vitamino  0.7 μg1%
Mineraloj
Kalcio  12 mg1%
Fero  1.6 mg13%
Magnezio  29 mg8% 
Fosforo  68 mg10%
Kalio  348 mg7%
Natrio  28 mg2%
Zinko  0.1 mg1%
Ligilo al datumoj ĉe la usona ministerio pri agrikulturo
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle

Oni povas manĝi la fruktojn de Passiflora edulis kiam ili estas freŝaj, aŭ fari el ili sukon. La suko de pasifrukto ennhavas sukerojn (saĥarozon, glukozon, fruktozon) kaj organikajn acidojn (citronacidon kaj pomacidon). La vitamino-C-enhavo estas averaĝe 30 ĝis 50 mg /100 ml; krome la bero enhavas niacinon kaj riboflavinon (vitamino B2).

Kultivado

Nematura pasifrukto

Pasifruktoj estas vaste kultivataj en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la mondo.[2][3] Ili kutime ne toleras prujnon.[4]

Fekundigo

La floro de la flavafrukta formo estas nesinfekundiga, sed la purpurfrukta formo estas sinfekundiga.[2] En Kalifornio kaj Brazilo oni trovis, ke la polenado de floroj estas plej efike farata de ĉarpentabeloj.[5][6] Iuj ĝardenistoj metas putriĝantajn trunkojn apud la plantoj por liveri loĝejon al la abeloj.[7] Estas tri specoj de floroj de flavaj pasifloroj, klasifikataj laŭ la kurbeco de la stiluso.[2]

Malsanoj

Virusoj

La pasifrukta ligniga viruso estas unu el la plej konataj virusoj de pasifruktoj. Ĝi apartenas al la genro Potyvirus kaj povas ataki plantojn je ajna aĝo. Kiel simptomoj ĉe la folioj aperas flaviĝo kaj tordiĝo de la longo kaj formo. Ankaŭ la formo kaj grando de la fruktoj aliiĝas. La malsanaj fruktoj iĝas ŝtonecaj kaj multe malpli grandaj ol normale, kaj multaj akiras krustojn kaj fendojn. Disvastigas la viruson suktrinkaj artropodoj kiel afidoj kaj akaroj. Ne ekzistas rimedoj kontraŭ la viruso post kiam ĝi infektas la planton, sed la uzado de pura materialo por planti povas malhelpi ĝian disvastiĝon.[8]

Unu el la plej gravaj virusoj, kiuj atakas la herbojn, estas la kukuma mozaika viruso. Ĉe pasifloroj, tiu viruso aperas per flava marmorumo sur la folioj, komencante ĉe hazardaj lokoj sur la rebo sed malintensiĝante ĉirkaŭ la pinto. Vastiĝantaj folioj kutime tordiĝas, kurbigas malsupren, kaj akiras ŝulaĉecan aspekton pro kuntiriĝo de la folisurfaco. Ĝi facile disvastiĝas per intertuŝetoj de folioj kaj similaj kontaktoj. Ĝi disvastiĝas nature pere de afidoj kaj teorie povas transdoniĝi mekanike al plantidoj. La ĉefa kontraŭbatala rimedo estas uzado de rezistaj varioj, kaj forigo de sovaĝaj plantoj aŭ plurjaraj ornamplantoj, kiuj povas infektiĝi de la viruso, estas gravega. Post kiam planto infektiĝas, ne eblas kontraŭbatali la viruson.[8]

Fungoj

Kolumputra malsano estas kaŭzata de la fungo Fusarium solani. Ĝin karakteras nekrozaj vundoj ĉe la koluma zono, bruniĝo de la tigo ĉe la grunda nivelo, kaj malheliĝo de la tigo. La putra tigo malhelpas disporton de akvo kaj nutraĵo en la planto, pro kio ĝi velkomortas post malmultaj semajnoj. Infektoj kutime okazas pro infektita grundo. Ne ekzistas kemiaj kontraŭrimedoj. Evitaj rimedoj estas planti plantidojn en senfungaj lokoj kaj uzi purajn laborilojn.[9]

La malsano fuzaria velko kutime okazas ĉe plenkreskaj plantoj, kaŭzate de Fusarium oxysporum. La patogeno povas travivi longajn daŭrojn, penetrante la radikojn, invadante la ksilemon, kaj malebligante la transporton de akvo kaj nutraĵo al aliaj organoj. Ĝi kaŭzas flaviĝon de la folioj kaj bruniĝon de la vaskularo ĝis la infektita planto velkomortas. Ĝi okazas en ĉiaj grundoj. Kontraŭrimedoj estas planti purajn plantidojn, eltiri kaj bruligi infektitajn plantojn, kaj uzi senvirusigitajn laborilojn.[10]

Kancero kaŭzata de Colletotrichum gloeosporiodes estigas malhelajn kaj enfalintajn vundojn ĉe la trunko.[11] Ĝi kaŭzas intensan senfoliiĝon kaj fruktoputron. Multaj folioj mortas pro la foliaj vundoj kaj la ŝelo de la fruktoj papereciĝas. Se varmas kaj humidas, la malsano povas pligraviĝi, kun apero de ruĝaj kaj oranĝaj sporoj, kaj fine mortigi la planton. Infektoj okazas pere de la restaĵoj de la floroj, infektitaj semoj, plantidoj, kaj fortranĉaĵoj. Kontraŭbatalado necesigas kombinon de senpatogenaj plantidoj, forigo de infektitaj lokoj, kaj plibonigo de aerumo kaj prilumo. Kuprobazitaj fungicidoj sur la vundoj povas malhelpi disvastiĝon de la malsano.[11]

Referencoj

  1. Grenadilo en NPIV
  2. 1 2 3 Morton JF (1987). Passionfruit, p. 320–328; En: Fruits of warm climates. NewCrop, Center for New Crops & Plant Products, Department of Horticulture and Landscape Architecture at Purdue University, W. Lafayette, IN, USA. Alirita 1-a de julio 2014.
  3. Boning, Charles R.. (2006) Florida's Best Fruiting Plants: Native and Exotic Trees, Shrubs, and Vines. Sarasota, Florida: Pineapple Press, Inc., p. 168–171.
  4. Schotsmans, W. C. (2011) “Passion fruit ( Passiflora edulis Sim.)”, Postharvest Biology and Technology of Tropical and Subtropical Fruits. Elsevier, p. 125–143. doi:10.1533/9780857092618.125. ISBN 978-0-85709-090-4.
  5. Passion Fruit (1996). Arkivita el la originalo je 2020-07-05. Alirita 5-a de aprilo 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-05. Alirita 2022-11-26.
  6. (2012-09-01) The role of bee diversity in pollination and fruit set of yellow passion fruit (Passiflora edulis forma flavicarpa, Passifloraceae) crop in Central Brazil”, Apidologie (en) 43 (5), p. 515–526. doi:10.1007/s13592-012-0120-6.
  7. Grissell, Eric, "Carpenter Bees: The (Harmless!) Garden Pollinators", Mother Earth News, 6-a de majo 2013.
  8. 1 2 (2008) Pest Technology: Diseases of Passion Flower (Passiflora spp.). Global Science Books. Arkivigite je 2014-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-18. Alirita 2022-11-06.
  9. Diseases of passion fruit (Passiflora edulis). Kerala University, Kerala, India (2012). Arkivita el la originalo je 23-a de aprilo 2013. Alirita 14-a de decembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-23. Alirita 2022-11-06.
  10. Fusarium wilt of passion fruit. PaDIL, an initiative of the Australian Government's Department of Agriculture (2007). Arkivita el la originalo je 2020-08-14. Alirita 16-a de decembro 2014.
  11. 1 2 (2010) “First Report of Colletotrichum boninense, C. capsici, and a Glomerella sp. as Causes of Postharvest Anthracnose of Passion Fruit in Florida”, Plant Disease 94 (6), p. 786. doi:10.1094/PDIS-94-6-0786C.

Literaturo

  • Wolfgang Franke: Nutzpflanzenkunde, nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 3. Auflage, Thieme, Stuttgart/New York, NY 1985, ISBN 3-13-530403-5.
  • Karl Herrmann: Exotische Lebensmittel. 2. Auflage, Springer, Berlin u. a. 1987, ISBN 3-540-16830-3.
  • Bettina Ulmer, Torsten Ulmer: Passionsblumen. Selbstverlag, Witten 1997, ISBN 3-00-000684-2.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.