La paskala veto asertas, ke pro tio, ke la ekzisto de Dio estas nesciebla, estas pli konsilinde veti por la ekzisto de Dio ol veti kontraŭ tio. Laŭ la veto se ekzistas Dio, oni profitos pro sia kredo. Same se ne ekzistas Dio, oni ne malprofitos pro sia kredo.
La veto unue aperis post la morto de Blaise Pascal en la libro Pensées en 1669, parto de liaj laboroj kiel kristanisma apologiisto.
La veto havas plurajn problemojn inkluzive de partieco al kristanismo kaj la erara kerna aserto, ke oni povas elekti sian kredon. La veto asertas, ke se oni vivas kvazaŭ Dio ekzistas, tiu atingos tian kredon. Eĉ samtempuloj de Pascal asertis, ke alireligianoj (la plej ofta ekzemplo estis islamanoj) povus sammaniere rezoni favore al siaj dioj kaj ke la veto estas infaneca. Kompreneble aliaj religioj ja havas similajn asertojn.
Cetere tiu veto estis jam refutita de Cyrano de Bergerac en lia libro "Histoire comique des états et empires de la Lune" (Komika historio de la ŝtatoj kaj imperioj de la Luno) eldonita en 1656.