Pascale Clark
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1963 (1963-06-30) (60-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Pascale Clark (naskiĝis en 1963) estas franca ĵurnalistino de radio kaj televido.

Biografio

Ŝi estas de angla deveno per sia patro. Post la akiro de sia ĵurnalismlicenco, ŝi debutas sine de Versajla radio en 1983. Ŝi kunlaboras poste en pluraj privataj kaj publikaj gravaj francaj radioj kaj televidoj (Europe 1 kaj 2, RTL, France Inter). Ŝi faras multnombrajn irojn kaj revenojn inter tiuj amaskomunikiloj. Ekde 2009, ŝi relaboras en France Inter.

Dubladoj

En februaro 2007, ŝi pruntdonis sian voĉon sur la disko "Puisqu'il faut vivre" (Ĉar necesas vivi) de la rapkantisto Soprano.

Ŝi ankaŭ pruntis sian voĉon al la komputilo de la spacoŝipo Axiom en la filmo de la studioj Pixar Wall-E, elirinta sur la ekranoj en 2008.

Bibliografio

Ŝi verkis tri romanojn nome la jenajn:

  • Tout le monde fait l'amour (Ĉiu amoras), Parizo, éd. Albin Michel, februaro 2001, 202 p. (ISBN 2-2261-2156-0)
  • Merci de votre attention (Dankon por via komplezo), Parizo, éd. Albin Michel, majo 2003, 275 p. (ISBN 2-2261-3789-0) .
  • Après, Fred Chichin est mort (Poste, Fred Chichin mortis), Parizo, Éditions du Seuil, aprilo 2008, 192 p. (ISBN 978-2-0209-7691-6)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.