Parvathy Omanakuttan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1987 (36-jaraĝa) en Ĉanganaseri |
Lingvoj | malajala |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | Mithibai College |
Okupo | |
Okupo | aktoro • modelo • partoprenanto de belec-konkurso |
Parvathy Omanakuttan estas Miss India (Fraŭlino Barato) kaj ankaŭ duarangulino (vic-ulino) de Miss World (Fraŭlino Mondo) 2008.
Biografio
Parvathy naskiĝis je la 13-a de marto 1987 en Ĉanganaseri (Keralo), Hindio, sed nun loĝas en Mumbajo. Ŝiaj ŝatokupoj estas aŭskulti muzikon, danci, legi, ludi basketbalon kaj badmintonon.
Beleckonkursoj
Parvathy partoprenis en multaj diversaj beleckonkursoj. Ŝi gajnis multajn rimarkindajn titolojn kiel Miss Malayali 2005, Miss Sudbarato 2008 kaj Miss Barato 2008. Ŝi gajnis la rajton reprezenti la landon en la konkurso por Fraŭlino Mondo 2008 en Sud-Afriko.
Dum la Miss World-elekto ŝi estis kandidato por la krono kiam ŝi atingis bonajn rezultojn dum la selektado. Ŝi atingis la 10an lokon de Fraŭlino Strando kaj ankaŭ fariĝis dua en la konkurenco al Fraŭlino Modelino. Laŭ finrezulto, en la finalo, ŝi fariĝis dua post la belega rusino Ksenia Suĥinova.