Paruma | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
5 420 m | ||
Geografia situo | 20° 56′ S, 68° 29′ U (mapo)-20.933333333333-68.483333333333Koordinatoj: 20° 56′ S, 68° 29′ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Paruma estas stratovulkano kiu staras sur la limo inter Bolivio kaj Ĉilio. Ĝi estas parto de kresto kiu enhavas kelkajn stratovulkanojn. Paruma kuŝas ĉe la orienta pinto de la kresto, kun Olca okcidente. La plej malnova vulkano Paruma staras oriente de Paruma. Paruma estis klare aktiva dum la Holoceno, kun multaj morfologie junaj lafofluaĵoj en ties flankoj. Ĝi ankaŭ havas persistajn fumarolojn. Unu lafofluaĵo partikulare etendas al 7 kilometroj sudoriente de la pinto. Historia aktiveco laŭlonge de la kresto estis limigita al unu erupcio el 1865 al 1867, kies karaktero ne estas precize konata.
Fontoj
- "Olca-Paruma". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. Alirita la 22an de Januaro 2017.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.