Paruedoj | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda Paruo | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Paruedoj estas familio de paseroformaj birdetoj, kiujn oni dividas en du subfamiliojn: Remizinae, kies nesto pendas sur la arbobranĉoj kaj Paridae, kies nesto troviĝas en trunkokavoj.
Tre konataj specioj estas:
- Saknesta paruo Remiz pendulinus
- Granda paruo "Parus major",
- Blua paruo "Parus caerelus",
- Nigra paruo "Parus ater",
- Tufparuo "Parus cristatus".
Ĉie, kie ili vivas, oni vidas ofte paruojn en ĝardenoj, kie ili venas ĝis fenestrorandoj por serĉi manĝaĵon.
Paruoj manĝas ĉefe insektojn, tamen dum vintro la semoj, ju pli oleaj des pli ŝatataj, iĝas grava parto en nutraĵo; tiam estas facile venigi paruojn apud domo per nutrejo.
Morfologio
Laŭ la supozata aĝo de la familio (6-7 milionoj da jaroj) paruoj estas konsiderataj kiel tre konservativa grupo morfologie. La familio rangas laŭ grando el 9 al 21 cm longaj kaj el 5 al 49 g peze, sed kiam la tri monotipaj genroj nome Sylviparus, Melanochlora kaj Pseudopodoces estas ekskluditaj (kio inkludas la plej grandaj kaj malgrandaj paruoj) tiu rangas peze el 7 al 29 g. La familio varias malmulte laŭ formo, kvankam estas konsiderinda variado en plumaro. Ili estas diketaj birdoj kun mallongaj plumoj, fortaj gamboj kaj fortaj mallongaj bekoj. Kelkaj specioj montras iom da seksa dimorfismo rilate bekograndon, korpon kaj plumaron.
Speciolisto
-Genro Periparus aŭ Periparuoj
- Ruĝecnuka paruo aŭ Nigrabrusta paruo, Periparus rufonuchalis
- Ruĝecventra paruo, Periparus rubidiventris
- Nigra paruo, Periparus ater
- Kresta nigra paruo, Periparus (ater) melanolophus
-Genro Pardaliparus
- Flavventra paruo, Pardaliparus venustulus
- Eleganta paruo, Pardaliparus elegans
- Palavana paruo, Pardaliparus amabilis
-Genro Lophophanes aŭ Tufoparuoj
- Tufparuo, Lophophanes cristatus
- Griza tufparuo, Lophophanes dichrous
-Genro Baeolophus
- Strivizaĝa paruo, Baeolophus wollweberi
- Senornama paruo, Baeolophus inornatus
- Juniperparuo, Baeolophus ridgwayi
- Dukolora paruo, Baeolophus bicolor
- Nigrakresta paruo, Baeolophus atricristatus
-Genro Sittiparus
- Varia paruo, Sittiparus varius
- Izua pario, Sittiparus owstoni (antaŭe subspecio de S. varius)
- Riukiua pario, Sittiparus olivaceus (antaŭe subspecio de S. varius)
- Kaŝtanventra pario, Sittiparus casataneoventris (antaŭe subspecio de S. varius)
- Blankfrunta paruo Sittiparus semilarvatus
-Genro Poecile
- Blankbrova paruo, Poecile superciliosus
- Funebra paruo, Poecile lugubris
- Lapona paruo aŭ Grizkapa paruo, Poecile cinctus
- Brundorsa paruo, Poecile rufescens
- Hudsona paruo, Poecile hudsonicus
- Meksika paruo, Poecile sclateri
- Karolina paruo, Poecile carolinensis
- Nigrakrona paruo, Poecile atricapillus
- Montoparuo, Poecile gambeli
- Davida paruo, Poecile davidi
- Nigrabarba paruo, Poecile hypermelaenus (antaŭe subspecio de P. palustris)
- Marĉoparuo, Poecile palustris
- Siĉuana paruo, Poecile weigoldicus (antaŭe subspecio de P. montanus)
- Kaspia paruo, Poecile hyrcanus
- Salikparuo, Poecile montanus
- Songara paruo, Poecile songarus (ofte inkludita en P. montanus)
-Genro Cyanistes
- Kanaria paruo, Cyanistes teneriffae
- Blua paruo, Cyanistes caeruleus
- Lazura paruo, Cyanistes cyanus
- Flavbrusta paruo, Cyanistes flavipectus
-Genro Parus
- Granda paruo Parus major
- Japana paruo Parus minor (foje inkludita en P. major)
- Orientazia paruo, Parus cinereus (foje inkludita en P. major)
- Centrazia paruo Parus bokharensis (ofte inkludita en P. major)
- Montarparuo Parus monticolus
-Genro Machlolophus
- Blankanuka paruo Machlolophus nuchalis
- Tajvana paruo, Machlolophus holsti
- Flavnigra paruo Machlolophus xanthogenys
- Pala flavnigra paruo Machlolophus aplonotus (antaŭe subspecio de M. xanthogenys)
- Flavvizaĝa paruo Machlolophus spilonotus
-Genro Melaniparus
- Blankaŝultra paruo Melaniparus guineensis
- Blankaflugila nigra paruo Melaniparus leucomelas
- Suda nigra paruo Melaniparus niger
- Karpa paruo Melaniparus carpi
- Blankaventra paruo Melaniparus albiventris
- Blankadorsa paruo Melaniparus leuconotus
- Fulga paruo Melaniparus funereus
- Ruĝventra paruo Melaniparus rufiventris
- Cinamobrusta paruo Melaniparus pallidiventris
- Ruĝgorĝa paruo Melaniparus fringillinus
- Stribrusta paruo Melaniparus fasciiventer
- Somala paruo aŭ Akacia paruo Melaniparus thruppi
- Grizventra paruo Melaniparus griseiventris
- Cindroparuo Melaniparuscinerascens
- Griza paruo Melaniparus afer
-Genro Pseudopodoces
- Alaŭdoparuo Pseudopodoces humilis (iam "Humea grundogarolo") - tiu specio estis nur ĵus ŝanĝita el la familio de Korvedoj kaj lokita tie ĉi.[1]
-Genro Sylviparus
- Flavbrova paruo, Sylviparus modestus
-Genro Melanochlora
- Sultana paruo, Melanochlora sultanea
-Genro Cephalopyrus
- Fajrkapa paruo, Cephalopyrus flammiceps (antaŭe en la familio Remizidae)
Notoj
- ↑ James, H. F. et al. (2003). Pseudopodoces humilis, a misclassified terrestrial tit (Paridae) of the Tibetan Plateau: evolutionary consequences of shifting adaptive zones. Ibis 145: 185–202.pdf file Arkivigite je 2006-09-21 per la retarkivo Wayback Machine