Partio Liberal-Demokrata de Moldavio | |
---|---|
Partidul Liberal Democrat din Moldova | |
partio | |
Lando | Moldavio |
Estro | Vlad Filat |
Fondiĝo | 8-a de oktobro 2007 |
Ĉefa sidejo | Kiŝinevo |
Ideologio | Kristana demokratio Konservativa liberalismo |
Internacia aliĝo | laŭ la stato de decembro 2010 ankoraŭ ne |
Retejo | http://www.pldm.md |
La Partio Liberal-Demokrata de Moldavio - moldave (do rumane) Partidul Liberal Democrat din Moldova - estas kristandemokratia politika partio en Moldavio. Ekde la jaro 2007 gvidas ĝin la politikisto Vlad Filat. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 29,4 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la dua plej forta politika partio de la lando.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.