Partiklaj akceliloj estas aparatoj por kreo de ŝargitaj partikloj kaj jonoj kun grandaj kinetaj energioj. Ili estas uzataj kaj en industrio kaj medicino, kaj ankaŭ por gravaj studoj de teoria kaj partikla fiziko. La akceliloj funkcias pere de elektra kaj magneta kampoj, kiuj influas la partiklojn. La elektra kampo aldonas energion al partiklo, kaj la magneta difinas ĝian trajektorion.
Grandaj akceliloj ofte estas grandaj kaj multekostegaj, eĉ grandaj ŝtatoj ne povas aĉeti ilin sen komunaj projektoj. Ekzemple nune konstruata koliziilo LHC en CERN estas subgrunda ringo de 27 kilometroj je longo kaj konsumas ĉirkaue 120 MW da povumo.
Tipoj de akceliloj
Laŭ konstruoj kaj principoj de funkcio, ekzistas jenaj tipoj de partiklaj akceliloj:
- Elektrostatika akcelilo
- Kaskada
- Van der Graafa
- Ciklotrono
- Betatrono
- Mikrotrono
- Fazotrono
- Sinkrotrono
- Sinkrofazotrono
- Lineara akcelilo
- Koliziilo
- Liberelektrona lasero
Literaturo
- Коломенский Д.Д., Лебедев А. Н. Теория циклических ускорителей. М.: Физматгиз, 1962.
- A.Chao, M.Tigner, Handbook of Accelerator Physics and Engineering, 1999.
- Б.С. Ишханов, И.М. Капитонов, Э.И. Кэбин, Эксперимент (Web-публикация)
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.