Paros | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Egea Maro | |
Insularo | Cikladoj | |
Geografia situo | 37° 5′ N, 25° 9′ O (mapo)37.0925.15Koordinatoj: 37° 5′ N, 25° 9′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 196,308 | |
Loĝantaro | 13 694 (2011) | |
Ĉefa loko | Parikia | |
Paros (greke Πάρος) estas insulo en la Egea Maro. Ĝi apartenas al la greka regiono Suda Egeo. Ĝia ĉefloko estas Parikia; la sekva plej grava setlejo estas Nausa.
Paros situas dek kilometrojn okcidente de la insulo Naksos. Unu kilometron sudokcidente situas la najbara insulo Andiparos.
Paros estas ŝatata ban-sezona feriejo. Ĝi estas ligata per pramoj al Pireo, Naksos kaj Santorino[1], kaj ekzistas ankaŭ regiona flughaveno.
Akcesoraĵoj
Je la 26-a de septembro 2000 la pramŝipo Express Samina frapis rokon kvin kilometrojn okcidente de Paros kaj subakviĝis. 82 pasaĝeroj mortis.[2]
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Ferry Travel (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-02-08. Alirita 2015-02-08. angle, germane
- ↑ Ferry Disaster off Paros (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2015-02-08.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.