Parolalfabetoliteruma alfabeto estas aro de kodvortoj, kiuj reprezentas literojn. Ili estas uzataj en parolo por literumi, en ĉiuj kazoj en kiuj gravas eviti miskomprenojn, kaj kiam la simplaj nomoj de la literoj ne sufiĉe klaras (komparu do kun Esperanta alfabeto).

Tabeloj

Ĝenerale

Parola literumado estas komplika, multfaseta afero. Tio same en Esperanto kaj en la diversaj landoj kaj organizaĵoj, vidu sube. Kiel jam dirite en la komenco, klara literumado speciale gravas en kazoj, kie oni devas eviti miskomprenon. Pro tio kodvortoj estas uzata en strikte standardigita formo en aviado kaj en armeoj. Tie ja povas okazi gravaj akcidentoj, se alia vorto estas komprenita ol intencita. Sed ankaŭ je malpli gravaj okazoj bona kompreno utilas, ŝparas tempon.

Esperanto

Por Esperanto estis proponitaj pluraj parolalfabetoj. La sekvanta tabelo listigas kvar – la unua de nekonata fonto,[1] la dua plume de Pejno Simono kaj publikigita en la revuo Monato,[2] kaj la tria proponita de G F Makkink.[3] La avantaĝo de tiu lasta estas, ke preskaŭ ĉiuj vortoj estas kvarsilabaj kaj tiel do la literumata litero aperas ĉe akcentata silabo.

El la sperto de radioamatoroj, kiuj devas esti bone komprenita ankaŭ dum malbona kvalito de la uzata kanalo, evoluiĝis parolalfabeto, nome la sistemo de KH6GT, kiu estas miksaĵo de la Krause-sistemo kaj la ICAO-alfabeto uzata en aviado. La numeraloj estas tiuj de Esperanto (nulo, unu, du ktp), krom 7, kiu estas sepen.[4] La Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) pli-similigis tiun alfabeton al la internacia normo de ICAO por literoj G I L M O S T, sed ne por C F, kaj kun radio por R. Sed la Internacia Amatora Radia Unio (IARU) postulas uzi la internacian (ICAO) parolalfabeton.

LiteroKrause[1]Pejno[2]Makkink[3]KH6GT[4]
AAsfaltoAkvoAkademioAlfa
BBarbaroBaldaŭBondeziroBrave
CCentimetroCedroCentjariĝoCigareto
ĈĈefoĈirkaŭĈe-metodoĈefo
DDoktoroDolĉaDelegitoDelta
EElementoEĥoEsperantoEko [sic]
FFabrikoFajfiFundamentoFloro
GGumoGolfoGramatikoGalono
ĜĜirafoĜisĜisrevidoĜirafo
HHoteloHejmeHarmonioHotelo
ĤĤaosoĤoroĤorkantadoĤaoso
IInsektoIĝiInternaciaIndiana
JJubileoJaĥtoJubileoJuliet'
ĴĴurnaloĴuriĴurnalistoĴurnalo
KKilogramoKorpoKalendaroKilo
LLegendoLingvoLudovikoLuna [sic]
MMaŝinoMorgaŭModernigoMaŝino
NNaturoNoktoNecesejoNovembro
OOmnibusoOfteOkupitaOktobro
PPaperoPelvoPropagandoPapa
QkuokuokuoKŭebek'
RRekordoRiĉaRedaktoroRekordo
SSalatoSanktaSekretarioSofa
ŜŜilingoŜaŭmiŜatokupoŜilingo
TTriumfoTempoTelefonoTriumfo
UUniversoUziUniversalaUniformo
ŬUniverso-hokoŬa-ŭaU-supersignoUniformo-hoko
VVulkanoVespoVarsovioViktoro
Wĝermana vovavovuoŬiski
XiksoiksoiksoEks-rej
YipsilonoipsilonoipsilonoJanki
ZZinkoZorgiZamenhofoZuluo
@Asfalto envolvita (heliko)
çCentimetro subhoko (cedilo)
øOktobro trastreko
´streko supren
`streko falanta
^cirkumflekso
~tildo
˘ˇhoketo
°cirkleto
¨tremao
-streko kuŝanta

Internaciaj kaj nacilingvaj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Literuma alfabeto de ICAO.

En diversaj lingvoj estas uzataj diversaj kodvortoj. Eĉ por la internacia komunikado en la angla ekzistas diversaj tabeloj; plej ofte estas uzata tabelo origine difinita en NATO, hodiaŭ uzata ekzemple en civila aviado de la ICAO, la Internacia Civila Aviada Organizo, la Internacia Telekomunika Unio kaj pluaj. Pri tiu alfabeto vidu la artikolon literumalfabeto de ICAO).

En la jena tabelo estas listigitaj diversaj naciaj alfabetoj, por montri la ekzistantan diverseco kaj per tio montri la neceson de internacia, ĝenerale komprenebla parolalfabeto.

La ICAO-alfabeto estas preskribita en internacia radiotelefonio laŭ la internacie devigaj ITU Radiaj Regularoj (en:ITU Radio Regulations).

LiteroICAO, ITU, IMOAnglaAngla
internacie
ĈeĥaFinnaFrancaGermana
(DIN 5009)
ItalaSlovaka
AAlfa [alfa]AlfredAmsterdamAdamAarneAnatoleAntonAnconaAdam
BBravo [bravo]BenjaminBaltimoreBoženaBerttaBertheBertaBariBožena
CCharlie [ĉali, ŝali]CharlesCasablancaCyrilCelsiusCélestineCäsarComoCyril
DDelta [delta]DavidDenmarkDavidDaavidDésiréDoraDomodossolaDavid
EEcho [eko]EdwardEdisonEmilEemeliEugèneEmilEmpoliEmil
FFoxtrot [fokstrot]FrederickFloridaFrantišekFaaraoFrançoisFriedrichFirenzeFrantišek
GGolf [golf]GeorgeGallipoliGustavGideonGastonGustavGenovaGustáv
HHotel [hotél]HarryHavannaHelenaHeikkiHenriHeinrichHotelHelena
IIndia [índia]IsaacItaliaIvanIivariIrmaIdaImolaIvan
JJuliet [ĝúliét]JackJerusalemJosefJussiJosephJuliusJuventusJozef
KKilo [kilo]KingKilogramKarelKalleKléberKaufmannKilometroKarol
LLima [lima]LondonLiverpoolLudvíkLauriLouisLudwigLivornoLadislav
MMike [majk]MaryMadagaskarMarieMattiMarcelMarthaMilanoMária
NNovember [novemba]NellieNew YorkNerudaNiiloNicolasNordpolNapoliNorbert
OOscar [oska]OliverOsloOtakarOttoOscarOttoOtrantoOto
PPapa [papá]PeterParisPetrPaavoPierrePaulaPisaPeter
QQuebec [kebék]QueenQuébecQuidokuuQuintalQuelleQuadroQuído
RRomeo [rómio]RobertRomaRudolfRistoRaoulRichardRomaRudolf
SSierra [siera]SamuelSantiagoSvatoplukSakariSuzanneSamuelSavonaSvätopluk
TTango [tango]TommyTripoliTomášTyyneThérèseTheodorTorinoTomáš
UUniform [júnifom, únifom]UncleUppsalaUrbanUrhoUrsuleUlrichUdineUrban
VVictor [vikta]VictorValenciaVáclavVihtoriVictorViktorVeneziaVáclav
WWhiskey [viski]WilliamWashingtonDvojité VwiskiWilliamWilhelmVu DoppiaDvojité W
XX-ray [eksrej, éksréj]X-rayXanthippeXaveräksäXavierXanthippeXilofonoXaver
YYankee [janki]YellowYokohamaYpsilon (tvrdé y)YrjöYvonneYpsilonIpsilonYpsilon
ZZulu [zulu]ZebraZürichZuzanatsetaZoéZachariasZaraZuzana
.Stop [stop]
Decimal [désímál]

Ĉapelitaj literoj

Ekzistas proponoj pri ĉapelitaj literoj. Sed multaj preferas en tiuj kazoj literumi laŭ la Zamenhofa sistemo por telegrafio, do la kodvortoj por "ĉ" estas ĉali hotel ktp.

Specialajn literoj kaj literkombinojn, kiuj okazas nur en kelkaj nacilingvaj alfabetoj, listigas la sekvanta tabelo.

LiteroĈeĥaGermana
(DIN 5009)
SlovakaFinnaFranca
Ä alfa-echoÄrgeräiti
ČČeněkČadca
ĎĎábliceĎumbier
ĚE s háčkem
ÉE s čárkou (dlouhé E)Émile
Ch charlie-hotelChrudimCharlotteChopok
ÍI s čárkou (dlouhé měkké I)
ĽĽubochňaĽubochňa
ŠŠimonŠárka
Sch sierra-charlie-hotelSchule
ß sierra-sierraEszett
ŇNinaNitra
ÓO s čárkou (dlouhé O)
Ö oscar-echoÖkonomöljy
ŘŘehoř
ŤTěšnovTeplá
Ů uniform-oscarU s kroužkem
ÚU s čárkou
Ü uniform-echoÜbermut
ÝY s čárkou (dlouhé tvrdé Y)
ŽŽofieŽofia

Japana alfabeto

Literoj
LiteroSpelo
Prononco
Traduko
LiteroSpelo
Prononco
Traduko
LiteroSpelo
Prononco
Traduko
LiteroSpelo
Prononco
Traduko
LiteroSpelo
Prononco
Traduko

a
朝日のア
[asahi no a]
A en matena lumo

i
いろはのイ
[iroha no i]
I en Iroha

u
上野のウ
[ueno no u]
U en Ueno

e
英語のエ
[ejgo no e]
E en Angla lingvo

o
大阪のオ
[ōsaka no o]
O en Osaka

ka
為替のカ
[kavase no ka]
Ka en monvaloro

ki
切手のキ
[kitte no ki]
Ki en poŝtmarko

ku
クラブのク
[kurabu no ku]
Ku en klubo

ke
景色のケ
[keŝiki no ke]
Ke en vido

ko
子供のコ
[kodomo no ko]
Ko en infanoj

sa
桜のサ
[sakura no sa]
Sa en sakuro

ŝi
新聞のシ
[ŝimbun no ŝi]
Ŝi en ĵurnalo

su
すずめのス
[suzume no su]
Su en kampopasero

se
世界のセ
[sekaj no se]
Se en Mondo

so
そろばんのソ
[soroban no so]
So en abako

ta
煙草のタ
[tabako no ta]
Ta en tabako

ĉi
千鳥のチ
[ĉidori no ĉi]
Ĉi en pluvio

cu
つるかめのツ
[curukame no cu]
Cu en gruo kaj testudo
[5]

te
手紙のテ
[tegami no te]
Te en letero

to
東京のト
[tōkjō no to]
To en Tokio

na
名古屋のナ
[nagoja no na]
Na en Nagojo

ni
日本のニ
[nippon no ni]
Ni en Japanio

nu
沼津のヌ
[numadzu no nu]
Nu en Numadzu

ne
ねずみのネ
[nezumi no ne]
Ne en muso

no
野原のノ
[nohara no no]
No en kampo

ha
はがきのハ
[hagaki no ha]
Ha en poŝtkarto

hi
飛行機のヒ
[hikooki no hi]
Hi en avio

fu
富士山のフ
[fuĝisan no fu]
Fu en Fuĵi-Monto

he
平和のヘ
[hejva no he]
He en paco

ho
保険のホ
[hoken no ho]
Ho en asekuro

ma
マッチのマ
[matĉi no ma]
Ma en alumeto

mi
三笠のミ
[mikasa no mi]
Mi en Mikasa (Marbatalo)

mu
無線のム
[musen no mu]
Mu en Radio trafiko

me
明治のメ
[mejĝi no me]
Me en Mejĝi

mo
もみじのモ
[momiĝi no mo]
Mo en acero

ja
大和のヤ
[jamato no ja]
Ja en Jamato

ju
弓矢のユ
[jumija no ju]
Ju en Arko (armilo)

jo
吉野のヨ
[joŝino no jo]
Jo en Joŝino

ra
ラジオのラ
[raĝio no ra]
Ra en radio

ri
りんごのリ
[ringo no ri]
Ri en pomo

ru
留守居のル
[rusui no ro]
Ru en rusui

re
れんげのレ
[renge no re]
Re en Floro de Hinda lotuso

ro
ローマのロ
[rōma no ro]
Ro en Romo

va
わらびのワ
[varabi no va]
Va en Agla pteridio

(v)i
ゐど(井戸)のヰ
[(v)ido no (v)i]
(V)i en puto

(v)e
かぎのあるヱ
[kagi no aru ve]
E kun hoko

(v)o
尾張のヲ
[(v)ovari no (v)o]
(V)o en Ovari

n'
おしまいのン
[oŝimaj no n]
N' en fino
濁点(Voĉa) 半濁点(Duona voĉa)

Referencoj

  1. 1 2 Erich-Dieter Krause, 1983, Wörterbuch DeutschEsperanto. Leipzig: Verlag Enzyklopädie.
  2. 1 2 Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/01, paĝo 22: Bonvolu l-i-t-e-r-umi! verkita de Pejno Simono.
  3. 1 2 G F Makkink: Nia Fundamento sub lupeo
  4. 1 2 B.J. Chambers (KH6GT), 1973, Radioamatora Esperanto-terminaro
  5. En japanio, tiuj animaloj estas ofte uzata por ekzerco de kalkulo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.