Parodimeso estas flanka ĝenro de la meso, je kiu plurvoĉa komponaĵo, ekz. sankta moteto aŭ profana kanzono, estas parodiata.


Parodimanieroj

Oni povas parodii la komponaĵon, sur kiu baziĝas parodimeso, diversmaniere:

  • transpreni la originalon senŝanĝe;
  • transpreni la originalon kaj suplementi kromajn voĉojn;
  • transpreni ne ĉiujn voĉojn de la originalo kaj libere komponi al la restantaj kromajn voĉojn;
  • suplementi la originalon per libere komponitaj enmetaĵoj;
  • uzi nur la komencon de la originalo – per kio povas ekesti muzika ciklo.


Origino

Jam je la pli frue ekzistantaj firmkantaj mesoj kun fremdtenoro kaj kanzonmesoj oni parodiis jam ekzistajn komponaĵojn. Je tio parodio tamen limiĝis je unu voĉo. La diskanto-tenormeso plivastigis la parodiprocedon sur du voĉojn, je kio la originaloj jam povus deveni de plurvoĉa komponaĵo. Je la parodimeso kiel logika daŭrigo finfine oni parodias la tutan komponaĵon.


Florepoko kaj malpermeso

Parodimeso estas tipa ĝenro de la renesanco. Ekestinte el antaŭantaj ĝenroj de la 15-a jarcento, la parodimeso havis sian florepokon en la kvara epoko de la franc-flandra skolo. La Koncilio de Trento malpermesis la parodimeson kaj ĉiujn aliajn parodiojn de profanaj melodioj en sakrala muziko. Tamen oni atentis ĉi tiun malpermeson nur limigite.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.