Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
katolika preĝejo | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | |||
Estiĝo | 1962 | |||
Lando | Usono vd | |||
Situo | kantono Montgomery | |||
Adreso | 10103 Georgia Avenue, Forest Glen, MD 20902 U.S. | |||
Situanta sur | Maryland Route 97 | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 39° 1′ 21″ N, 77° 2′ 40″ U (mapo)39.0224-77.0444Koordinatoj: 39° 1′ 21″ N, 77° 2′ 40″ U (mapo) | |||
| ||||
Retejo | http://www.sjeparish.org/ | |||
En Preĝejo(j) Sankta Johano la Evangeliisto (angle: Saint John the Evangelist Catholic Church) troviĝas paroĥo de Romkatolika Eklezio en la usona ŝtato Marilando. Ĝin fondis en 1774 pastro John Carroll. Ĝi estis la unua "sekulara" (t.e. dioceza) paroĥo en la estiĝanta Usono, kaj Carroll estis la unua katolika episkopo en la nova lando. Li episkopis en Baltimoro, sed lia unua paroĥo nun apartenas al la ĉefepiskopujo de Vaŝingtono. Ĝi portas la nomon de la evangeliisto Johano.
La paroĥo nun posedas du kirkojn. La malpli novan uzas tri apartaj paroĥoj: la historia paroĥo (kiu havas ankaŭ la novan konstruaĵon), la paroĥo de Nia Sinjorino Reĝino de Pollando kaj s-ta Maximillian Kolbe, kaj eĉ tradiciema paroĥo kun latinlingva meso. La nova troviĝas en Silver Spring.
La paroĥo havas ankaŭ lernejon (ĝis la oka klasoŝtupo) kaj monaĥinejon apudajn.