Parndorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
la loka kirko | |||||
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7111 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 689 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 58′ N, 16° 51′ O (mapo)47.96666666666716.85Koordinatoj: 47° 58′ N, 16° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 182 m [+] | ||||
Areo | 59,3 km² (5 930 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Parndorf [+] | |||||
Parndorf, hungare Pándorfalu, kroate Pandrof estas vilaĝo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 4 689 loĝantoj. Ĝis 1899 la hungara nomo estis Parndorf.
- Areo: 59 km²
- Alto super marnivelo: 182 m
- Poŝtkodo: 7111
- Telefonprefikso: 02166
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojoj al Vieno, Gattendorf kaj Eisenstadt, laŭ fervojo Vieno-Budapeŝto. Neusiedl am See troviĝas 5 km-ojn.
Historio
Pli frue keltoj kaj romianoj loĝis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1268 en formo Perun. La turkoj detruis la vilaĝon, poste en 1570 kroatoj refondis ĝin. En 1619 okazis batalo inter Habsburgoj kaj Gabrielo Bethlen. En 1679 pesto okazis. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la aŭstroj konstruis tie defendan sistemon, vane, ĉar la hungaraj ĉevalistoj rajdadis sub muroj de Vieno. En 1910 loĝis en Pándorfalu 2782 da loĝantoj, (2019 kroatoj, 343 hungaroj, 309 aŭstroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio. En 2001 loĝis en Parndorf 3218 da loĝantoj, (2076 aŭstroj, 669 kroatoj, 113 hungaroj).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) el la 12-a jarcento, poste dufoje pligrandigita
Famuloj
En Parndorf naskiĝis hungara episkopo Ferenc Fuchs.
Eksteraj ligiloj
|