Parko de La Villette | ||
---|---|---|
urba parko [+] | ||
Lando | Francio | |
Situo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 53′ 35″ N, 2° 23′ 26″ O (mapo)48.893062.39056Koordinatoj: 48° 53′ 35″ N, 2° 23′ 26″ O (mapo) | |
Parko de La Villette | ||
Vikimedia Komunejo: Parc de la Villette [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko de La Villette [la vilet] (france parc de La Villette) estas la plej vasta publika parko de Parizo. Ĝi situas en la nordorienta parto de la ĉefurbo, en la 19-a arondismento kaj en la kvartalo La Villette, kaj estas trafluata de la kanalo de Ourcq.
La arkitektan koncepton de la parko oni komisiis en 1982 al Bernard Tschumi. El norde ĝis sude, la parko havas nur unu vastan perspektivon, sed entenas multajn temajn ĝardenetojn, kie oni povas ludi, aŭ spekti teatraĵojn. Tra la tuta parko estas diskonitaj ruĝaj konstruaĵoj, kiuj nomiĝas Folies.
La Cité des Sciences et de l'Industrie situas tute apud la parko. Parko de La Villette estas malfermita ĉiutage de 6:00 a.m. ĝis 1:00 a.m.[1]
Notoj
- ↑ La Villette Park. Arkivita el la originalo je 2022-08-17. Alirita 2022-08-23.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.