Cimetière parisien de Bagneux | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
Enirejo de Pariza tombejo de Bagneux | ||||
ŝtato | Francio | |||
urbo | Bagneux | |||
adreso | Avenuo Marx Dormoy | |||
koordinatoj | 48° 48′ 21″ N, 2° 18′ 33″ O (mapo)48.8058332.309167Koordinatoj: 48° 48′ 21″ N, 2° 18′ 33″ O (mapo) | |||
| ||||
La pariza tombejo de Bagneux estas unu el la tombejoj administritaj de Parizo, sed lokitaj ekster la limoj de la urbo. Ĝi dependas de la pariza municipo sed situas sur la teritorio de Bagneux, en la departemento Hauts-de-Seine. Ĝia enirejo tamen situas en Montrouge, ĉe la avenuo Marx Dormoy.
Ĝi malfermis je la 15-a de novembro 1886 kaj enhavas entute pli ol 83000 koncesiojn. En la tombejo troviĝas precipe multaj sekcioj por Judoj.
Famaj tomboj
- Jules Laforgue (1860-1887), poeto.
- Jehan Rictus (1867-1933), poeto kaj kanzonverkisto.
- Alfred Jarry (1873-1907), verkisto, fondinto de patafiziko.
- Jean Vigo (1905-1934), filmfaristo.
- Jules Rimet (1873-1956), kreinto de la Futbala Mondpokalo.
- Lucienne Boyer (1901-1983), kantistino.
- Jacques Monod (1918-1985), aktoro.
- Jacqueline Maillan (1923-1992), aktorino.
- Billy Bridge (1944-1994), kantisto, verkisto, komponisto.
- Frida Boccara (1940-1996), kantistino.
- Barbara (1930-1997), kantistino, verkistino, komponistino.
- Stéphane Sirkis (1959-1999), gitaristo kaj membro de la bando Indochine.
- André Leducq (1904-1980), ciklanto, gajnis la Tour de France en 1930 kaj 1932.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.