Parcelo estas: (laŭ NPIV)

  1. Difinita parto de kampo, arbaro kaj similaj.
  2. Terpeco, kiu estas apartigita de bieno, por esti prizorgata kiel memstara terposedaĵo.

Laŭ Francisko Azorín parcelo estas Ĉiu parto rezultanta el dividi diverscele grandan terenon.[1] Li indikas etimologion el la latina pacella, el pars (parto). Kaj li aldonas la terminon parceli, por pecigi grandan areaĵon, por formi konstrugrundon, kulturpropraĵon, malgrandajn fundojn, pli facile megoceblajn.[2]

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.
  2. Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.