Parafizo estas sterila, fadenforma, unu aŭ plurĉela elemento, lokiĝinta inter la askoj de multaj sakfungoj, inter la sporujoj aŭ gametujoj de iuj algoj, inter la anteridioj kaj la arkegonioj de muskoj.
Pri la filikoj parafizo estas sterila sporujo.
Pri la sakfungoj pseŭdoparafizo estas, kiel parafizo, sterila, fadenforma, unu aŭ plurĉela elemento, lokiĝinta inter la askoj sed ĝi naskiĝas de la supra parto de la askofrukto kaj ne de la bazo kiel la vera parafizo.
Anastomozaj parafizoj estas de kelkaj likenoj ekzemple Farnoldia.
Vidu ankaŭ
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.