La unua libro de la Biblio, Genezo, priskribis la Edenan ĝardenon tiele:
|
Tie, laŭ la Biblio, Dio kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo. Tie, ankaŭ, Dio konstuis el la ripo, kiun Li prenis de Adam, la unuan virinon, Evan. En la Edena ĝardeno, la serpento tentis Adamon kaj Evan, kaj ili manĝis la frukton de la arbo de sciado pri bono kaj malbono. Unu el la punoj por malobei la vorton de Dio estis la elpelo de ili el la ĝardeno. "Kaj Dio la Eternulo diris : Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon ; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo."
Oni supozas ke la rilato pri Edeno aperis en la 10-a jarcento a.K. post la konstruo de Jerusalema Templo sub forta influo de babilona mitaro.
Multaj provis trovi la Edenan ĝardenon, sed geologikaj ŝanĝoj dum jarmiloj, neebligis la identigon de la riveroj kaj la loko de la ĝardeno.
Biblio diras ke ĝi restis oriente de Palestino inter riveroj Piŝon, Ĝiĥon, Ĥidekel (kelkaj versioj diras Tigro) kaj Eŭfrato. Krom la nura certe konata rivero esti Eŭfrato, vorto "rivero" povas signifi ankaŭ ia ajn akva aro, ekzemple, Biblio diras ke Ĝiĥon ĉirkaŭas "tuta landon Etiopujo (kiu povus signifi Afriko)", tio povus indiki la Hinda Oceano, Mediteraneo aŭ rivero Nilo. Pro tio, la ekzatan lokon de Edeno oni ne konas, plejparto supozas ĝin en Mezopotamio (Irako), sed, ekzemple, brazilaj poetoj metas ĝin oriente de Eŭfrato ĝis Irano kie antikva urbo Persepolo estus ĝia centro.
Vidu ankaŭ
- la idiotismon "Esti en la sepa ĉielo"
- tekston pri la Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono kaj ĝia malpermesita frukto (kiu eble estis etrogo)