Paracuellos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16373 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Adoración Herráiz Herráiz (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 (2016) | ||
Loĝdenso | 0,81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 43′ N, 1° 47′ U (mapo)39.7175037-1.7883399Koordinatoj: 39° 43′ N, 1° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 978 m [+] | ||
Areo | 123,48 km² (12 348 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paracuellos de la Vega [+] | |||
Paracuellos estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi inkludis ankaŭ iamajn submunicipojn Huércemes kaj Casas de Don Diego.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas paracuellano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 100 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,81 loĝ/km².
Situo
Paracuellos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 978 m super marnivelo, je 58 km el Kvenko, nome provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 123,48 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′03″N 1°47′18″Ok.
Ĝi limas kun la municipoj Campillo de Altobuey, Almodóvar del Pinar, Monteagudo de las Salinas, Yémeda kaj Enguídanos.
Historio
Estas kastelo de araba deveno de la 12a jarcento.
La loĝantaro atingis pinton de pli ol milo da loĝantoj en la 1920-aj jaroj. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Paracuellos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Paracuellos kie oni venis al la nunaj 100.
Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis dekomence de dekstra partio, sed lastatempe de la maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom ĉasado. Servoj kaj loĝejoj (rura turismo).