![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Papilio demodocus | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Familioj | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
![](../I/Charaxes_brutus_natalensis.jpg.webp)
Papilionoideoj (latine Papilionoidea) estas biologia superfamilio de insektoj el la senranga familio de papilioj, kiu entenas la grandan plimulton de ĉiuj papilioj. La taksonomia nomo - kiel facilas imagi - devenas de la vorto "papilio".
Tradicie, la superfamilio ne inkluzivis la familiojn Hesperiedoj (Hesperiidae, ekse la superfamilio Hesperioideoj Hesperioidea) kaj hediledoj (Hedylidae, ekse la superfamilio Hedyloidea), sed novaj studoj konstatis ke tiuj familioj fakte estas parto de tiu superfamilio.[1][2]
Familioj
La ses vaste agnoskataj familioj de la superfamilio estas
- Papilionedoj Papilionidae
- Hesperiedoj Hesperiidae
- Pieridae
- Lycaenidae
- Riodinidae
- Nymphalidae konsistantaj el la sekvaj 13 subfamilioj:
- Libytheinae (pasintece nomataj "Libytheidae").
- Danainae (pasintece nomataj "Danaidae").
- Tellervinae
- Ithomiinae
- Calinaginae
- Morphinae
- Satyrinae (pasintece nomataj "Satyridae").
- Charaxinae
- Biblidinae
- Apaturinae
- Nymphalinae
- Limenitidinae (pasintece nomataj " Limenitididae).
- Heliconiinae
Inter la genroj kun ĝis nun apartaj esperantlingvaj vikipediaj artikoloj estas ekzemple:
Historio
La taksonon difinis la franca zoologo Pierre André Latreille en 1802.
Referencoj
- ↑ Heikkilä, M., Kaila, L., Mutanen, M., Peña, C., & Wahlberg, N. (2012). “Cretaceous origin and repeated tertiary diversification of the redefined butterflies”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 279 (1731), p. 1093–1099. doi:10.1098/rspb.2011.1430.
- ↑ Kawahara, A. Y., & Breinholt, J. W. (2014). “Phylogenomics provides strong evidence for relationships of butterflies and moths”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 281 (1788). doi:10.1098/rspb.2014.0970.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.