Papaver nudicaule | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Papavo[1], papavero[1] (Papaver) estas genro el la familio de papavacoj.
Kelkaj specioj
- Papaveto (Papaver rhoeas) (Reado[2])
- Pansema papavo, opipapavo (Papaver somniferum). Ĝiaj semoj estas spicaĵo ofte uzata en pano kaj dolĉaĵoj. En Afganio oni produktas el ĝi drogojn.
- Ornama papavo aŭ Orienta papavo (Papaver orientale), plurjara staŭdo,disvastiĝis en Anatolio
- Braktea papavo (Papaver bracteatum), disvastiĝis en la Kaŭkazo, Anatolio, Irano (nord-okcidente) kaj Armenio, riĉe enhavas bazmaterialon (tebainon?) por farmacia sintezo de morfino, kodeino, nalaksono)
- Alpa papavo (Papaver sendtneri)
Simbolo
Papavoj estas, precipe en Britio, simbolo de la Unua Mondmilito, precipe ĉar ili abunde floris en la batalkampoj de Flandrio. (komparu kun In Flanders Fields).
Referencoj
- 1 2 en vortaro.net
- ↑ NPIV Alirita la 14an de Junio 2018.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.