Hibrida Papavo (Papaver hybridum) | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Teucrium chamaedrys L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Hibrida papavo (Papaver hybridum), estas plantospecio el la familio de la Papavacoj (Papaveraceae). La specio similas al Papaver argemone. Ili diferencas en globforma senkapsulo kun rigidharoj.[1] En Germanujo tiu planto jam estas formortigita aŭ minimume tre „endanĝerigita“.
Priskribo
Vegetativaj karakteroj
La unujara, herba planto atingas alton de 15 ĝis 50 cm. Ĝi formortas post la maturiĝo de la semoj. La apenaŭ dibranĉita tigo kreskas vertikale kaj havas foliojn. La surfaco estas kovrata kun longaj blankaj haroj. Tiu papaver havas bazan mezan rosedon kaj plurajn foliojn ĉe la tigo. La folioj estas unuoble ĝis trioble pinataj kaj 7 ĝis 15 cm longaj kaj 2 ĝis 3 cm larĝaj. La lancetformaj foliaj loboj havas pintajn aŭ rondigitajn folifinojn. La subaj folioj havas pedunklojn, la supraj sidas.
Floroj kaj fruktoj
En la foliakseloj aŭ fine de la tigoj kreskas 8 ĝis 12 cm longaj haraj pedunkloj. Ili portas kapjesantajn aŭ starantajn florojn.
La relative grandaj florburĝonoj havas grandecon de 8 ĝis 12 mm kaj larĝecon de 6 ĝis 8 mm. Ili estas kovrataj de blankaj aŭ flavaj rigidharoj. Malfermante la burĝonon la du haraj spaloj forfalas. La duseksa, radiosimetriaj floroj estas multnombraj kaj havas diametron de 2 ĝis 5 cm. La renverse ovoformaj petaloj estas ruĝaj kaj longas ĉ. 10 ĝis 20 mm longaj kaj havas ĉe la bazo nigran makulon. La floro havas 50 ĝis 100 stamenojn. La anteroj estas malhelviolaj. La planto floras de majo ĝis julio.
La ovalaj ĝis globformaj kapsulfruktoj havas diametron de 6 ĝis 12 mm. La multaj (>200) tre malgrandaj semoj estas grize brunaj ĝis nigraj. Tra malgrandaj fendoj inter la kapsulo kaj la kovrilo la semoj povas eligi per vento kaj ŝanĉeligado de la kapsulo.
Ceteraj ecoj
La tuta planto estas tre venena, precipe la kapsulo enhavas multe da venena alkaloido. La planto estas uzata por fari narkotaĵon. La produktado de opio ne estas signifa.
Disvastigo kaj ekologio
La hibrida papavo kreskas precipe sur kalkhavaj montetoj kaj argilenhavaj grundoj, tie ĝi kreskas ofte kiel subkreskaĵoj de greno. Origine la planto kreskis en la mediteranea regiono, Grandbritio, Nordafriko, sudokcidenta Azio (Afganio kaj Pakistano). En Germanujo ĝi estas arĥeotipo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Papaver hybridum. W: FloraWeb.de. germane
- Disvastiĝa mapo por Germanujo. En: Floraweb.
- Beschreibung bei "Flora of Pakistan". (engl.)
- Global Biodiversity Information Facility: Arealkarte bei "Global Biodiversity Information Facility"
- Beschreibung und Bilder bei "Malta Wild Plants". (engl.)
- Beschreibung bei "The Botanical Society of the British Isles". Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (engl.)