Paparazzi
filmo
Originala titolo Paparazzi
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1998
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Alain Berberian
Produktisto(j) Dominique Farrugia
Scenaro Alain Berberian
Loko de rakonto Parizo
Rolantoj Catherine Frot  Christophe Guybet  Didier Bénureau  Dominique Besnehard  Élise Tielrooy  Géraldine Bonnet-Guérin  Hichem Rostom  Isabelle Gélinas  Nathalie Baye  Patrick Timsit  Vincent Lindon
Produktinta firmao Canal+
IMDb

Paparazzi estas franca komedia filmo de 1998 reĝisorita de Alain Berbérian.

Intrigo

Franck estas gardisto en aŭtogardejo sed iam li lasas sian laborlokon por spekti futbalmatĉon. Tie, Michel, paparaco, venis fari fotojn de gravuloj el la sidlokaro. Sur la plej bona foto, elektita por klaĉogazeto, Franck videblas evidente. Tial lia estro rekonas kaj maldungas lin pro forlaso de la laborloko senpermese. Franck tiam sopiras por trovi tiun misteran «D.R.» (droits réservés (rezervitaj rajtoj, sennoma aŭtoro, kiu subskribis la menciitan foton ĉar li okazigis lian perdon de laborpostenon. Tiel li ekkonas Michel kiu malkovras al li la malfacilan vivon de paparaco.[1] Franck pretas kunlabori kiel metilernanto kaj entuziasme eniras en tiu nova vivo, dum li konstatas, ke lia iama vivo (edzino kaj filo) vanuas.

Krom la aktoroj de la filmo, en ĝi aperas ankaŭ famuloj kiel si mem, kiel Johnny Hallyday, Patrick Bruel, Arthur, Claire Chazal, Brigitte Nielsen, Isabelle Adjani, Guillaume Durand, Carla Bruni, Cécile Siméone, Dominique Farrugia, François Hollande kaj Enrico Macias.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Vincent Lindon : Michel Verdier
  • Patrick Timsit : Franck Bordoni
  • Catherine Frot : Evelyne Bordoni
  • Nathalie Baye : Nicole
  • Isabelle Gélinas : Sandra
  • Élise Tielrooy : Bénédicte
  • Didier Bénureau : Dacharie
  • Géraldine Bonnet-Guérin : Julie
  • Tim Doughty : M.C. Watson
  • Christophe Hémon : Xavier
  • Jean-Noël Cridlig-Veneziano : Nicolas

Referencoj

  1. Alain Wodrascka, Johnny Hallyday - L'idole éternelle, Groupe Libella, 11a de januaro 2018 (ISBN 978-2-8289-1689-3)


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.