Papadamo (devanagari: पापड, pāpaḍ) estas tre maldika fritita patkuko el pasto. Papadamoj estas tre kraketemaj kaj estas en la hinda kuirarto servataj kiel almanĝo ĉe kareoj aŭ kiel hastmanĝo.
La pasto estas preparata el lentofaruno, mungfabofaruno aŭ miksaĵo el lentofaruno kaj rizofaruno. Ankaŭ estas variantoj el kikerofaruno.
Pipro, kapsikoj, kumino, ajlo aŭ aliaj spicoj donas al la papadamoj la pikantan guston.
La tradicia preparado estas ambaŭflanka fritado en varmega oleo.
Ĉar la papadamoj facile sorbas likvon, ili estu freŝe preparataj, maksimume unu horon antaŭ la manĝado.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.