Panvel | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 410206 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 59′ N, 73° 6′ O (mapo)18.9873.1Koordinatoj: 18° 59′ N, 73° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 28 m [+] | ||
Areo | 12,17 km² (1 217 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Panvel, laŭ la loka oficiala lingvo पनवेल estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto Raigad. Ĝi apartenas al urbaro de Mumbajo.
![](../I/Flagship_panvel.jpg.webp)
Geografio
Panvel situas sur ebenaĵo en alto 28 metrojn super la marnivelo laŭ rivero kaj estas ĉirkaŭita de montetoj sur du flankoj. Novmumbajo troviĝas 12, Ambernat 21, Badlapur 23, Ulhasnagar 25, Kaljan-Dombivali 26, Thane 28, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 32, Pimpri-Ĉinĉvad 82, tutlanda ĉefurbo Delhio 1149, Kolkato 1633 kilometrojn (aere) .
![](../I/Panvel_railway_station_-_Outstation_Station_board.jpg.webp)
Demografio
Panvel estas tre loĝata pro sia proksimeco al Mumbajo. Laŭ la censo en 2021 la urbego havis populacion de 311 434. La legoscio estas preskaŭ 94% en 2011.
Historio
Panvel estas proksimume 300 jarojn aĝa, evoluigita ĉirkaŭ komercaj vojoj. Iam la loko estis fama pro sia rizmerkato, por teni sekurecon oni konstruis fortikaĵon. Dum brita regado la oficiala (angla) loknomo estis Panwell, kiu urbiĝis en 1852.
Ekonomio
Pro proksimeco al Mumbajo kaj tre bonaj trafikaj eblecoj diversaj industriaĵoj ekloĝis en Panvel.
Trafiko
Panvel estas signifa trafika nodo de fervojoj kaj ĉefvojoj. La haveno kaj internacia flughaveno funkcias tre proksime. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego.
Lingvoj
La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
Religioj
En Panvel vivas majoritate hinduoj preskaŭ 79%, krome islamanoj preskaŭ 11%, budhanoj 6%, kristanoj 2%, ĝainistoj 1,3%, kaj sikoj 0,5%.
Klimato
Panvel havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas po 2741 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas, dum inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 27-31 °C.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans