Pantomimo estas teatraĵo, en kiu la aktoroj esprimas sin nur per gestoj[1]. Ofte oni bezonas nur minimume da kulisoj kaj ĉiujn nevideblajn objektojn esprimas ankaŭ per gestoj, instigante tiel la fantazion de spektantoj diveni, pri kio temas. Pantomima aktoro estas nomata pantomimisto aŭ mimo.
Speciala formo de pantomimo evoluis en la erao de silenta filmo. Tie estas tre realaj kulisoj, ankaŭ paroloj aperas en formo de intermetitaj surskriboj, tamen la agado mem estas esprimata per pantomimaj rimedoj, gestoj, gagoj kaj skeĉoj. Estiĝis miksaĵo de komikaj, groteskaj, farsaj kaj klaŭnaj scenoj.
Pantomimo kaj Esperanto
Ekzistas filmo en kiu rolis Jerzy FORNAL, la plej granda mimo esperantista : 'La vorta klaso' de Giorgio Silfer el 1997[2].
Majstroj de pantomimo
- Gaspar Baptiste Debureau
- Marcel Marceau
- Jean-Louis Barrault
- Ladislav Fialka
- Carlos Martínez
- Samy Molcho
- Buster Keaton
- Charlie Chaplin
- Étienne Decroux
- Harpo Marx
- Jacques Lecoq
- Oleg Popow
- Rowan Atkinson
- Adam Darius
Eksteraj ligiloj
Piednotoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ La vorta klaso, 1997. Premiero en Sofio, 1997: Teatrofako de LF-koop, reĝisoro Teo Jurukov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro, en Esperanta Songazeto kaj kiel aparta vidbendo ĉe LF-koop. La vorta klaso estas satiro pri degenerinta Esperantujo, kie la homoj ne plu parolas lingvon, sed nur lingvas parolon. la fimo estas spektebla per vidbendo "Espere despere" eldonita de LF -koop.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.