Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pantografo |
Pantografo estas kurentoprena aparato ĉe elektraj veturiloj. Ĝi konsistas el artikitaj stangoj, kiuj premas metalan arĉon kun grafita surmetaĵo al la supertraka kontakta lineo (drato). Ekzistas formoj kvarangulaj kaj triangulaj.
La aparato ricevis sian nomon de la samnoma desegnilo, kiu havas similan formon. Pantografo estas la sola formo de kurentoprenilo uzata ĉe elektraj fervojoj kun supertraka kontakta lineo, ĉar male al troleo ĝi ebligas ambaŭdirektan veturadon sen homa interveno.
Ligiloj en vikipedio
- Fotogalerio pri pantografo en la Vikimedia Komunejo
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.