Panticosa | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22661 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 894 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 43′ N, 0° 17′ U (mapo)42.724166666667-0.28444444444443Koordinatoj: 42° 43′ N, 0° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 184 m [+] | ||
Areo | 95,904794 km² ( 959 0.4 794 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Panticosa [+] | |||
Panticosa [pantiKOsa] (aragone Pandicosa) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.
Ĝi estas borde de la Akvorezervejo de Búbal ĉe la plej altaj montopintoj de Pireneoj, proksime al la landlimo kun Francio. Ĝia teritorio estas en la Valo de Tena. Ĝi famas pro skiejo kaj terma banloko je 8 km.
Aktuale la municipo Panticosa enhavas la jenajn loĝlokojn: Panticosa mem kaj El Pueyo de Jaca (plej proksime al la bordo de la akvorezervejo).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Alto Gállego.
Ĝi limas norde kun Francio, oriente kun Torla, okcidente kun Sallent de Gállego; kaj sude kun Biescas kaj Hoz de Jaca.
Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj.
La loĝloko Panticosa mem (1185 msm) estas je 86 km norde de Huesca laŭ la ŝoseo A-136 suden al Sabiñánigo kaj Ŭesko, kaj laŭ la sama ŝoseo nordokcidente al Francio tra Sallent de Gállego. La ŝoseo A-2606 kondukas al la terma banloko nordoriente.
La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj.
Historio
Panticosa estis grava en la historia pasinteco. Panticosa estis citita por la unua fojo en la 13-a jarcento kaj jam enhavis kvar kvartalojn: nome Santa María, San Salvador, Sus kaj Exena; la tri unuaj formas la nunan kernon, dum malaperis la lasta.
En la 13-a jarcento oni konstruis preĝejon, kiu estis rekonstruita en la 16-a jarcento. En 1556 oni konstruis la ponton de Caldarés fare de Beltrán de Betbedé.
Inter 1900 kaj 1950 ĝi havis preskaŭ 900 loĝantojn, sed plej granda parto de la konstruaĵoj estas de la 19-a jarcento (flora epoko de la banloko). Kun El Pueyo kaj Hoz, ĝi formis unu de la tri historiaj quiñones en kiuj dividiĝis administracie la valo.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Panticosa kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 887 loĝantoj (2022).
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, montara arkitekturo, urbaj kernoj de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, la rivero Gállego kaj la du akvorezervejoj (Lanuza kaj Búbal) ktp.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)