Panevėžys | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Panevėžys (ĝis julio 2010) |
Administra centro: | urbo Panevėžys |
Nombro de loĝantoj: | 87 913 (en 2023) |
Areo: | 50 km² |
Internacia telefona prefikso: | (+370) 45 |
Koordinatoj: | 55° 44′ norde, 24° 23′ oriente |
Panevėžys (pole: Poniewież, en Esperanto Paneveĵiso) [1] estas urba komunumo en la nord-orienta Litovio, la 5-a laŭ grandeco en la lando, kies centro estas la samnoma urbo Panevėžys.
De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto Paneveĵiso. En 2023 en la komunumo vivis 87 913 loĝantoj,
Historio
Unuaj mencioj pri la setlejo el la jaro 1503 devenas de la dokumento de la reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio Aleksandro Jogajlido, flue parolanta litove. Kvar jaroj poste estis paroĥo kaj en la jaro 1550 tien estis tranlokigita la sidejo de la distrikto el la proksima Upytė / Upita. Apud ĝi, en 1704, okazis bataletoj de la polaj trupoj kun la svedaj. Ĉirkaŭ 1780 estis interligita per ŝoseo kun Vilno. En la jaro 1792 Paneveĵiso ricevis la urborajtojn, sed tio ne influis ĝian disvolvon.
Panevėžys kiel urbo ludis gravan rolon dum la novembra ribelo el 1830 kaj januara ribelo el 1863 kontraŭ Rusia Imperio, post kiuj oni fermis la faman lokan gimnazion. En 1843 estis enkorpigita al la gubernio Kaŭno. Konstruo de la fervojlinio Radviliškis – Daugavpils kaŭzis ekonomian vigligon kaj evoluon de la urbo. En 1926 al Panevėžys oni translokigis la ĉefurbon de episkopujo. Dum la unua mondmilito kaj la dua mondmilito parto de konstruaĵoj estis detruita, tial la urbo posedas negrandan nombron da historiaj monumentoj.
Dum la intermilita periodo Panevėžys estis grava religia kaj kultura centro de litoviaj judoj. Dum la lasta mondmilito la juda loĝantaro estis murdita de germanoj kaj iliaj kunlaborantoj. En serio de ekzekutoj en ĉirkaŭaĵoj de la urbo somere 1941 oni murdis pli ol 8,7 mil viroj, virinoj kaj infanoj. La 22-an de julio 1944 al la urbo eniris taĉmentoj de Ruĝa Armeo, kaj Panevėžys kune kun la tuta Litovio iĝis parto de Sovetunio.
Kulturo
La urbo estas konata ankaŭ pro ties riĉa artisma agado: 6 teatroj, folkloraj ensembloj, artgalerio, galerio de la 20-a jarcento.
Konindaj personoj
- Salomėja Nėris (1904-1945), litova poetino
- Zygmunt Ławrynowicz (1925-1987), pola elmigrinta poeto, tradukisto, publicisto
- Karolina Chica, kantistino (i.a. en Esperanto)
Esperanto
Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo, kaj aktivas urba Esperanto-Klubo nomata "Revo".
La 6-14an de julio 2019 okazis en Paneveĵiso la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55).
Fotogalerio
- La centro de la urbo Paneveĵiso (Panevėžys)
- La plej malnova domo en Panevezys : la domo en kiu estis la iama juĝejo de la Tero de Upytė, el la 17a jc
Referencoj
- ↑ Laŭ Paneveĵisanoj kiel legebla sur ilia retpaĝo: https://www.facebook.com/Panev%C4%97%C5%BEio-Esperanto-Klubas-Revo-341127149321303/?fref=nf