Pandavoj | |
---|---|
gefrataro • fikcia grupo | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Patro | Panduo |
La Pandavoj estas la kvin agnoskitaj filoj de Panduo en la "Mahabarato". Ili estis de liaj du edzinoj, nome Kunti kiu estis Jadava kaj Madri kiu estis la princino de Madra. Ties nomoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio.
Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.
Referencoj
- Chakravarti V. Narasimhan; The Mahabharata. Columbia University Press, 1965.
Eksteraj ligiloj
- The Mahābhārata de Vyasa, tradukita el sanskrito en anglan fare de Kisari Mohan Ganguli kaj publikigita rete ĉe sacred-texts.com.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.