Panabo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8105 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 230 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 833 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo)7.3125.68333333333Koordinatoj: 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 74 m [+] | ||
Areo | 251,23 km² (25 123 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Panabo, - tagaloge Lungsod ng Panabo - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, en provinco Norda Dabao. Panabo apartenas al urbaro de Dabao. La loknomo originis de la frazo "pana-sa-boboy," kiu signifas "arko kaj sago" (ĉasilo de la originaj loĝantoj).

Geografio
Panabo situas sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo . Tagum troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 30, ĉefurbo Manilo 958, Kezonurbo 962 kilometrojn (aere) .
Historio
Origine loĝis en tiu loko indiĝenoj, kiuj ĉasadis. La hispanoj fondis komercan komunumon sub nomo Taboan. La loko apartenis al Tagum (tiutempe Magugpo). Panabo memstariĝis en 1949. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Panabo estis kreita komponenta urbo en 2001 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.
Ekonomio
Panabo estas agroindustria areo. La ĉefa produktaĵo estas bananoj. Onidire tie estas la plej granda bananplantejo de la mondo.
Eduko

En Panabo universitatoj, kampusoj, altlernejoj, kolegioj donas eblecon por studi.
Trafiko
La haveno akceptas kargoŝipojn, la haveninstalaĵoj estas privataj posedaĵoj. Al Panabo kuras 3 signifaj aŭtovojoj, inter ili la plej gravaj al Tagum kaj Dabao.
Klimato
Panabo situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas 1297 mm.
Fontoj
- WikiTrans
- Ĉefvojo
- Haveno