Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabio.

w1

Panĝabo
Origina nomo panĝabe ਪੰਜਾਬ
hindie पंजाब
ŝtato de Barato
Administrado
Administra centro Ĉandigaro
Politiko
Estro Bhagwant Mann

(ekde 16-a de marto 2022)

Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 27 743 338
Geografio
Areo 50,362 km² (5 036,2 ha)
Situo de ŝtato Panĝabo
Panĝabo sur la mapo de {{{Apartenas}}}
Geografia situo 30° 46′ 0″ N, 75° 28′ 0″ O (mapo)30.76666666666775.466666666667Koordinatoj: 30° 46′ 0″ N, 75° 28′ 0″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC +5:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-PB
Eksteraj paĝoj
punjab.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Panĝabo (Barato) [+]
Pliaj informoj
Analfabetismo 30,05 %
Loka lingvo Panĝaba lingvo

Panĝabo (en gurmukhi: ਪੰਜਾਬ, en shahmukhi: پنجاب, hindie पंजाब, angle Punjab) aŭ Panĝabio[1] estas eta, prospera, federacia ŝtato en la nordo de Barato[2], kiu limas kun Pakistano en la okcidento, kun Kaŝmiro en la nordo, kaj Himaĉal-Pradeŝo en la oriento, Harjano en la sudo kaj sudoriento kaj Raĝastano en la sudo. Ĉandigaro estas la ĉefurbo de la ŝtato.

Pejzaĝo en Panĝabo

Teritoria Organizado

La ŝtato dividiĝas en tri regionoj, kiuj nomiĝas kiel Malwa, Doaba kaj Majha. Laŭ la Barata Popolnombrado de 2001, estas 14 urboj kaj 157 urbetoj en la ŝtato.[3]

Por administraj celoj, la ŝtato plie dividiĝas en 22 distriktoj:

  1. Amritsar
  2. Bathinda
  3. Barnala
  4. Faridkot
  5. Fatehgarh Sahib
  6. Ferozpur
  7. Gurdaspur
  8. Hoshiarpur
  9. Jalandhar
  10. Kapurthala
  11. Ludhiana
  12. Mansa
  13. Moga
  14. Muktsar
  15. Mohali
  16. Nawanshahr
  17. Patiala
  18. Rup Nagar
  19. Tarn Taran
  20. Sangrur
  21. Pathankot
  22. Fazilka
Ludiana

Pli grandaj urboj

Urbo Loĝantaro (2022)
Ludiana 1917000
Amritsar 1425000
Ĝalandar 1053895
Patiala 736305
Batinda 285813
Hoŝiarpur 168843
Pathankot 159909
Batala 158404
Moga 150411
Sahibzada Ajit Singh Nagar 146213
Abohar 145302
Malerkotla 135424
Ĥanna 128137
Gurdaspur 120564
Sri Muktsar Sahib 117085
Barnala 116449
Firozpur 110313
Kapurthala 101854
Metiisto en Panĝabo

Ekonomio

Panĝabo okupas orientan parton de la regiono Panĝabio. La regiono estas unu el la plej fekundaj en la tuta mondo. La ĉefa okupo de la lonĝantoj de la ŝtato estas terkultivado kaj plejparte (62.51%), la panĝabanoj loĝas en vilaĝoj.[2]

Lingvoj

La panĝaba estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Kvankam panĝaba estas la oficiala kaj la plej populara lingvo, oni ankaŭ parolas hindan kaj anglan. Ĉefe, enmigrantoj parolas la hindan kaj angla estas la prefera lingvo de la edukataj personoj.

Religioj

Sikhismo kaj hinduismo estas la ĉefaj religioj. Sikhismo estas la plej populara religio, proksimume 60% lonĝantoj sekvas al sikhismo kaj 37% lonĝantoj estas hinduanoj.[4] Ankaŭ troviĝas islamanoj en la ŝtato kaj islamo estas la ĉefa religio en la urbo Malerkotla.

Inform-fontoj

  1. Panĝabio en NPIV
  2. 1 2 Global Perspectives - Punjab's Prosperity. Imagery for Citizens.
  3. State Profile - Regions. Government of Punjab. Arkivita el la originalo je 2011-11-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-06. Alirita 2022-01-04.
  4. State Profile - Fact & Figures. Government of Punjab.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.