Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabo (Barato).

Panĝabio
panĝabe ਪੰਜਾਬ, urdue پنجاب, hindie पंजाब, angle Punjab
regiono
Faiz Mahal en Khairpur
Landoj Pakistano Pakistano, Barato Barato
Parto de Sudazio
Najbaras kun
Partoj Pakistana Parto, Barata Parto
Riveroj
Ĉefurbo Lahore
Mapo de Panĝabo en la jaro 1909, Brita imperio
Mapo de Panĝabo en la jaro 1909, Brita imperio
Mapo de Panĝabo en la jaro 1909, Brita imperio
Mapo, kiu montras la modernajn politikajn limojn de Panĝabio
Mapo, kiu montras la modernajn politikajn limojn de Panĝabio
Mapo, kiu montras la modernajn politikajn limojn de Panĝabio
Vikimedia Komunejo: Punjab region

PanĝabioPanĝabo (panĝabe en gurumukhi-ortografio: ਪੰਜਾਬ, en Shahmukhi-ortografio: پنجاب, hindie पंजाब, urdue پنجاب, angle Punjab) estas regiono en Sudazio. Norde de la regiono troviĝas Himalajo montaro, la rivero Jamuno limas oriente la regionon kaj en sudo kaj sud-okcidento Aravalli Montetoj kaj Dezerto Tar faras la bordon.[1]

Vortdeveno

La kvin riveroj de la regiono, kiuj nomiĝas kiel la Ĝihalamo, la Ĉenabo, la Ravio, la Satleĝo kaj la Beaso, renkontas la riveron Induson en la sudo de la regiono. Fakte, la nomo panĝabo venas el du persaj vortoj panj (kvin) kaj âb(akvo).[2]

Nuntempaj politikaj limoj

Moderna Panĝabio dividiĝas inter Barato kaj Pakistano. En Pakistano, Panĝabo estas la dua plej granda provincio. Ĝi okupas kvaronon da pakistana teritorio kaj estas hejmo al pli ol duono de loĝantoj de la nacio.

En Barato, Panĝabo plie dividiĝas inter tri ŝtatoj, kiuj nomiĝas kiel Himachal Pradesh, Haryana kaj Panĝabo. Barata Panĝabo estas malgranda ŝtato; malpli ol dekkvinono de baratanoj loĝas tie.[2]

Lingvoj

Panĝaba estas la ĉefa lingvo de la regiono. Pli ol 90 miliono personoj parolas la lingvon kiel gepatra lingvo. Sekve, ĝi estas la 11-a plej populara lingvo en la mondo.[3] Tamen, la lingvo ne estas oficiala en Pakistano kaj en Barato, oni nur agnoskas la lingvo je federacia nivelo. Ekzistas du malsimilaj ortografioj por skribi la lingvon. En la okcidenta parto de la regiono, shahmukhi-ortografio estas populara. Aliflake, oni uzas gurumukhi-ortografion en la orienta parto.[4]

Krom la panĝaba, oni ankaŭ parolas urduan kaj hindan. Tiuj, kiuj estas edukataj, ankaŭ parolas la anglan.

Religioj

Islamo, Hinduismo kaj Sikhismo estas la ĉefaj religioj. Preskaŭ ĉiuj en la okcidenta parto de la regiono estas islamanoj. Aliflanke, loĝantoj en la orienta parto plejparte sekvas al aŭ hinduismo aŭ sikhismo.[5]

Vidu ankaŭ

Inform-fontoj

  1. J. S. Grewal Historical Geography of Punjab. University of California. Arkivita el la originalo je 2012-12-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-03. Alirita 2011-11-29.
  2. 1 2 The Punjab and Its People. COTF.
  3. : Department of World Languages and Literatures : Programs : Undergraduate Programs : Punjabi : Instructional Resources : Punjabi Language. San Jose State University.
  4. Sandeep Singh Home > Language Studies > LRC Languages > Punjabi. Language Resource Center, Columbia University. Arkivita el la originalo je 2011-07-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-14. Alirita 2011-11-29.
  5. Understanding the Punjabi Culture within American Society. New York University Files.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.