Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Grapfrukto. |
Citrus maxima | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus maxima Merr. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Pampelmuso (Citrus maxima = Citrus grandis) estas specio de citruso. La frukto estas granda kaj la ŝelo flava aŭ helverda.La pulpo povas esti senkolora, rozkolora aŭ ruĝeca. Tiu specio kreskas nature en sudorienta Azio kaj sur la Pacifikaj insuloj. Nun oni kultivas ĝin tra orienta kaj suda Azio kaj en varmaj regionoj de Ameriko. Oni manĝas la karnon kaj la kanditan ŝelon de pampelmuso.
La pli malgranda grapfrukto estas hibrido de pampelmuso kun speco de oranĝo. En kelkaj kulturoj oni nomas pampelmuson kaj grapfrukton per unu vorto.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.