![](../I/Sator_Square_at_Opp%C3%A8de.jpg.webp)
![](../I/Palindrom_PATERNOSTER.svg.png.webp)
Solvita palindromo de la Kvadrato de Sator.
Palindromo estas vorto aŭ frazo kiu sencohave legeblas ambaŭdirekte (aŭ, pli precize, ambaŭsence).
Tipoj
Ekzistas du tipoj de palindromoj:
1. Unusignifa palindromo:
- oro
- Saĝa nomo naĝas.
- Ne mateno, bone tamen.
- La vedo celas: ne malsatas lam' en saleco de val'.
2. Dusignifa palindromo:
- aroma (amora)
- apud Olga (aglo dupa)
Plej multaj aŭtoroj kaj vortaroj rigardas valida nur la unuan tipon. Tial normale per 'palindromo' oni komprenas tiun, kiu havas la saman signifon se oni legas ĝin en ambaŭ (direkto)sencoj.
Por multaj homoj estas defio krei la laŭeble plej longajn palindromojn.
Ekzemploj
Vortoj
- ala
- atakata
- jaraj
- jotavatoj
- mem
- naŭan
- nin
- nomon
- nun
- oro
- ovo
- salas
Frazoj
- Ne bruu ribele, nun el eb’ iru urben. (eb' estas mallongigo de ebeno)
- Memoru ne matene juĝi, ne cedigi. Raru bele, ine. Neniel ebura rigidec' eniĝu. Jen eta menuro mem.
- Ora trovo: vortaro.
- Nu, nur bele celebru nun.
- Amis korpo proksima.
Famaj palindromistoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.