Palermo | |||
---|---|---|---|
| |||
| |||
Kvartaloj de Bonaero • geja kvartalo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 970 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 14 212 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 35′ S, 58° 26′ U (mapo)-34.588888888889-58.430555555556Koordinatoj: 34° 35′ S, 58° 26′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 15,9 km² (1 590 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palermo, Buenos Aires [+] | |||
Palermo estas unu el kvartaloj de la Aŭtonoma Urbo Bonaero ĉefe loĝeja kvankam enhavanta oficejajn konstruaĵojn kiuj pliiĝis lastatempe. En 1900 ĝi havis la nomon Tierra del Fuego (Fajrolando) ĉar tiam temis pri kvartalo malmulte loĝata kun nekonstruitaj terenoj kaj loĝata de senmetiaj kaj malriĉaj familioj. Elstaris la agado de William C. Morris kiu komencis la urbanizadon de la kvartalo danke al sia filantropio. Situanta norde de la urbo, ties teritorio enhavas la totalon de la Comuna 14 (komunumo 14a). Kun 15,9 km2 de areo, ĝi estas la plej etenda de la urbo kaj elstaras pro siaj elegantaj loĝejoj kaj arbaraj stratoj. En tiu zono troviĝas la ĉefaj aŭdovidaj produktoraj entreprenoj de la lando, kiaj Canal 7 kaj parto de la studioj de Canal 13. Estas en tiu kvartalo ankaŭ la Parko Tria de Februaro, la Botanika Ĝardeno de Bonaero kaj la Bestoĝardeno de Bonaero.
34° 35′ 20″ S 58° 25′ 50″ U / 34.58889 °S, 58.43056 °U (mapo)
Eksteraj ligiloj
- Palermo, la kvartalo de la 1000 nomoj Arkivigite je 2004-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Ekspliko pri la origino de 8 kvartaloj "neoficialaj" de Palermo Arkivigite je 2009-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Palermo, el megabarrio porteño que no deja de multiplicarse Arkivigite je 2007-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapa de Capital Federal - Palermo - Buscar direcciones - historia.
- La retejo de Palermo Viejo
- "DESTINO PALERMO" - Unua Portalo interaktiva de la kvartalo Palermo Arkivigite je 2013-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo pri prostituado en la "zona roja" Arkivigite je 2014-04-23 per la retarkivo Wayback Machine