Palembang
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Palembang Djaja
Administrado
Poŝtkodo 0711
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 535 952  (2010) [+]
Loĝdenso 4 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo  59′ S, 104° 46′ O (mapo)-2.9833333333333104.76444444444Koordinatoj:  59′ S, 104° 46′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 374,03 km² (37403 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Palembang (Indonezio)
Palembang (Indonezio)
DEC
Palembang
Palembang
Situo de Palembang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palembang [+]

Palembang estas regiona ĉefurbo (iam reĝa sidejo) kaj riverborda havenurbo en insulo Sumatro en Indonezio. Ĝi estas la administra centro de la provinco Suda Sumatro.

Loko de Palembang en Indonezio
Blazono de Palembang

Bazaj informoj

Situo

Palembang situas sur nordorienta parto de la insulo Sumatro laŭ rivero.

Historio

La unua skriba mencio okazis pri la urbo en 682 post Kristo. Palembang iam estis reĝa sidejo. La regno kontrolis teritoriojn el la nuna Malajzio kaj Indonezio. La arkitektura heredaĵo de nederlanda koloniigo daŭre estas videbla en la urbo.

Ponto Ampera
la granda moskeo de la urbo

Operaco Bumerango estis malsukcesa aeratako fare de la Usonaj Aerfortoj (USAAF) kontraŭ instalaĵojn de naftorafinejoj en la Japan-okupaciita Palembango en la nokto de la 10a/11a de aŭgusto 1944 dum la Dua Mondmilito.

Trafiko

Palembang havas flughavenon. En la urbo malgrandaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Ankaŭ la haveno estas grava. Kelkaj urbanoj trafikas boate.

La Metroo de Palembang malfermiĝis la 1-an de aŭgusto 2018.

Vidindaĵoj

Klimato

Palembang havas tropikan klimaton. La temperaturo estas inter 23-32 °C. Jare pluvas proksimume po 2000–3000 mm.

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.