Palaco Drechsler | ||
---|---|---|
historia monumento | ||
kaj en 2011 | ||
konstruaĵo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Urbo | Budapeŝto | |
Koordinatoj | 47° 30′ 7″ N, 19° 3′ 33″ O (mapo)47.50194444444419.059166666667Koordinatoj: 47° 30′ 7″ N, 19° 3′ 33″ O (mapo) | |
Stilo | Novrenesanco | |
Jaroj de konstruo | 1883 – 1886 | |
Palaco Drechsler | ||
Vikimedia Komunejo: Former Ballet Institute, Budapest [+] | ||
La palaco Drechsler estas impona historia monumento en Budapeŝto ĝuste kontraŭ la Budapeŝta Ŝtata Operejo.
Historio
En mezo de la 19-a jarcento en tiu loko estis 5 loĝdomoj. Post malkonstruoj de tiuj domoj en 1883 Ödön Lechner kaj Gyula Pártos kreis planon pri novrenesanca palaco al Hungaraj Ŝtatfervojoj, kiu profitis ĝin investaĵo. La nomdonanto estis entreprenisto Drechsler (konata ankaŭ Drexler), kiu du jarojn antaŭ la finkonstruo (1886) malfermis kafejon por kremo de la ĉefurbo. Kelkaj nomoj el la gastoj: Henrik Ibsen, Giacomo Puccini, Gustav Mahler, Mór Jókai, Kálmán Mikszáth. La kafejo funkciis sur la teretaĝo laŭ avenuo Andrássy, la pliaj ĉambroj estis loĝejoj. En la 20-a jarcento posedantoj de la palaco ofte ŝanĝiĝis. En 1936 Ferenc Nádasi malfermis privatan baletan lernejon. en kelkaj ĉambroj. En 1949 la ŝtato forprenis la palacon, en la privata lernejo funkciis la Ŝtata Baleta Instituto (ekde 1983 Hungara Dancarta Altlernejo). Ili havis pliajn ĉambrojn, sed restis ankaŭ loĝejoj. En 1997 la ŝtato vendis la palacon al negocisto. La Altlernejo foriris en 2002, sed simplaj loĝantoj loĝis plu interne. Nuna sorto de la palaco ne estas klara.
Konstruaĵo
La palaco situas inter 4 stratoj, la fasado estas perlo de la avenuo. En la fasado granda arkada parto reliefas.
Fontoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj