La Palaco Cifra estas secesia historia monumento en Kecskemét. Ĝi apartenas al la plej hungarecaj konstruaĵoj pro la riĉaj hungaraj motivoj.
Historio
La palaco estis konstruita en 1902 fare de Géza Márkus, komence ĝi estis loĝdomo kun teretaĝaj vendejoj. Post la 2-a mondmilito la sindikato ricevis la palacon, tie estis centro de la sindikatoj en Bács-Kiskun. Ekde 1983 en la palaco bildgalerio, poste ankaŭ Muzeo Katona József funkcias. En 2006 la palaco renoviĝis, eĉ ĝi ricevis premion pro la renoviĝo.
Konstruaĵo
La duetaĝa palaco kun keloj situas laŭ 3 stratoj laŭ la trotuaroj. Oni faris sekciojn ĉe ambaŭ eĝoj, tial kreiĝis ankaŭ du tre mallarĝaj fasadoj. Malsupre en unu el la mallarĝa fasado la enireja pordo havas lokon. Laŭ la 3 stratoj estas videblaj fajencaj ornamaĵoj kun hungarecaj motivoj. Ili estis produktitaj en uzino de Vilmos Zsolnay.
En la 1910-aj jaroj la urba municipo ricevis pentraĵojn, poste ankaŭ aliaj mecenatoj riĉigis la kolekton. Ili estas videblaj en la bildgalerio, krome ofte oni aranĝas porokazajn ekspoziciojn.
Fontoj
- hungare kun fotoj
- hungare
- Arkivigite je 2015-02-26 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- Arkivigite je 2015-04-21 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare
- kun fotoj hungare