47171 Lempo | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 47171 Lempo |
Aliaj nomoj | 1999 TC36; 1969 UT1 ; 1990 TC8 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Lempo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Eric P. Rubenstein kaj Louis-Gregory Strolger |
Dato de malkovro | 1-a de oktobro 1999 |
Loko de malkovro | Tucson, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5,874 Tm (39,266 AU) 4,570 Tm (30,546 AU) 7,178 Tm (47,985 AU) |
Discentreco | 0,2221 |
Meza anomaliangulo | 6,171° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 8,424° |
Periodo | 89870,255 tagoj (246,051 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
97,013° |
Argum. de periapsido | 294,515° |
Terdistanco - Minimuma |
4,422 Tm (29,561 AU) |
Naturaj satelitoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 393,1 ± 26 km Ĉefa korpo : 272 ± 19 km |
Maso - Denso |
12,75 ± 0,06 × 1018 kg 0,64 ± 0,15 g/cm3 |
Rotacia periodo | 0,25875 tago (6,21 horoj) |
Geometria albedo | 0,079 ± 0,013 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,7 |
Videbla magnitudo | 19,8 vd |
47171 Lempo estas granda malhela triopa transneptuna objekto de la klaso de la plutonenoj, tie estas, objektoj en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno, kiel 134340 Plutono.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 1-an de oktobro 1999 de la usonaj astronomoj Eric P. Rubenstein kaj Louis-Gregory Strolger elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak apud Tucson (Arizono, Usono); En la kadro de la Low-Z Supernova Search program (programo de serĉo de supernovaoj de tipo "Low-Z").
Fizikaj ecoj
Observoj per la kosmoteleskopoj Spitzer, Herschel kaj Hubble ebligis estimi la grandojn kaj la denson de la komponantoj. La kombinata diametro de Lempo estis taksata je 393,1 ± 26 km. Tio, kiu donas denson de 0,64 ± 0,15 g/cm3, indikante, ke tiu objekto estas rubamaso.
Triopa sistemo
Tiu triopa sistemo komponiĝas el centra duopa sistemo : Lempo kaj Hiisi kaj unu pli malgranda satelito Paha.[1]
Paha
La 8-an de decembro 2001, observoj far de Chadwick Trujillo kaj Michael E. Brown per la kosmoteleskopo Hubble malkaŝis la ĉeeston de asteroida luno maldaŭre S/2001 (47171) 1, kaj poste nomata Paha. Tiu satelito havas taksatan diametron de 132 ± 9 km; ĝia orbita granda duonakso estas 7411 ± 12 km kaj ĝia orbita periodo 50,302 ± 0,001 tagoj. Ĝia maso estas estimata je ĉirkaŭ 7,5 × 1017 kg.
Ĝia malkovro estis anoncita la 10-an de januaro 2002.
Hiisi
En 2009, analizo de bildoj de la kosmoteleskopo Hubble montris, ke la centra korpo estas duopo da objektoj kun similaj grandoj. La unua komponanto gardis la nomon de Lempo, la dua, maldaŭre nomita S/2007 (47171) 1, poste ricevis la nomon Hiisi.
Tiu centra duopo havas orbitan grandan duonakson de ĉirkaŭ 867 km kaj orbitan periodon de ĉirkaŭ 1,9 tagoj. Supozante egalaj albedoj (ĉirkaŭ 0,079), Lempo kaj Hiisi havas redpektivajn diametrojn de 272 ± 19 km kaj 251 ± 17 km, la unue malkovrita satelito Paha orbitas ĉirkaŭ la masocentro de la sistemo Lempo – Hiisi.
La maso de la sistemo taksata laŭ la movo de Paha estas 12,75 ± 0,06 × 1018 kg. La orbita movo de la komponantoj Lempo – Hiisi donas iome pli grandan takson : 14,20 ± 0,06 × 1018 kg. La malkongrueco eble venas de nekalkulitaj gravitaj interagoj en malsimpla triopa sistemo.
Deveno
Estas du hipotezoj pri la formiĝo de tiu triopa sistemo. La unua estas grandega kolizo kaj sekva reorganizo de la disko da frakasitaĵoj. La dua estas gravita kapto de tria objekto far'de antaŭekzistanta duopa objekto. La similaj grandoj de Lempo kaj Hiisi favoras tiun hipotezon.
Esploro
47171 Lempo estis proponita kiel celo de la kosmosondila misio New Horizons 2, kiu flugus al Jupitero, Urano kaj ĝis kvar kujperzonaj objektoj.
Nomoj
Tiu triopo ricevis la nomon de Lempo, dio de la amo kaj de la fekundeco en la finna mitologio, kiu, kun la veno de la Kristanismo, iĝis rigardita kiel demono. Lempo venkis la heroon Väinämöinen helpe de ambaŭ demonoj Hiisi kaj Paha.
Antaŭ-malkovro
Ĝi estis retrovita sur fotografioj prenitaj elde Siding Spring en 1974 kaj 1976.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle 47171 Lempo, bildoj de antaŭmalkovro
- angle 47171 Lempo, Paha kaj Hiisi; el la paĝoj de Robert Johnston
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj; el la paĝoj de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (47001 – 48000) | Poste: |
---|---|---|
(47170) 1999 TE33 | 47171 Lempo | (47172) 1999 TM48 |