Pagaso | ||
---|---|---|
antikva urbo • poliso [+] | ||
Koordinatoj | 39° 18′ 47″ N, 22° 55′ 51″ O (mapo)39.31292322.930713Koordinatoj: 39° 18′ 47″ N, 22° 55′ 51″ O (mapo) | |
Pagaso | ||
Vikimedia Komunejo: Pagasae [+] | ||
Pagaso (el la greka, «tiu, kiuj firme retenas») estas la nomo de du roluloj de la helena mitologio:
- Pagaso estis hiperborea sacerdoto de Apolono. Kune kun Oleno kaj Agieo, li venis el norda Eŭropo al Delfo, kaj tie establis la kultadon al la olimpa dio kiam li venkis la drakajnon Pitono kaj alproprigis al si la faman orakolejon. Ĝis tiam Delfo estis sanktejo de la patrina dio Geo, kiu poste cedis ĝin al Temiso aŭ Febo[1].
- Pagaso estis ankaŭ soldato kiu aliĝis la ekspedicion de Eneo en Italio. Tie ili trovis la kontraŭstaron de la loka princo Turno, kaj Pagaso mortis en posta batalo, fare de Kamilo[2].
Pagaso estis ankaŭ apudmara urbo en Magnisio (Tesalio), kie supozeble komenciĝis la ekspedicio de Jasono kaj la argonaŭtoj, ĉar ilia ŝipo Argo estis konstruita tie[3]. Laŭ ĝi, Apolono ricevis la kromnomon Pagasa, ĉar en tiu urbeto troviĝis sanktejo dediĉita al li, konstruita de Trofonio[4] kaj Jasono[5].
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.