La pagajo estas ilo por antaŭenmovi akvoveturilon kiel kanuo, kajako, rafto, surfotabulo aŭ pirogo. La pagajo distingiĝas de ordinara remilo ĉar remilo apogas sur la flanko de la boato dum la pagajo tute malfiksata de la boato estas movata per ambaŭ manoj.
Du tipoj de pagajoj
- Unupadela pagajo kiu havas unu padelon je la fino de la stango. Je la alia flanko plejofte troviĝas tenilo, ekzemple trabeto kiu estas transverse muntita sur la stango.
- Dupadela pagajo kiu havas du padelojn je ambaŭ finaĵoj de la stango. Unu padelo povas stari en angulo inter 0 kaj 90 gradoj rilate al la alia. Dupadela pagajo kun granda angulo spertas malpli da rezisto dum kontraŭvento kiam ĝi antaŭenmovas en la aero, sed dum flankvento tio estas tamen malhelpo. Angulo ankaŭ povas malŝarĝi la manartikojn dum la veturado, depende de la movtipo kaj persona prefero de la pagajant(in)o.[1][2] Ankaŭ ekzistas pagajoj el du partoj ĉe kiuj oni mem povas adapti la angulon.
Fotaro
- Dupadela pagajo kun 90° padelangulo kaptas malpli da kontraŭvento.
- Unupadela pagajo
- Dupadela pagajo
- Unu el la plej antikvaj konataj pagajoj: pinaligna ekzemplero el ĉ. 6200 a.K., trovita en Ŝlesvigo-Holstinio.
- Virinoj en kanuo kiuj uzas pagajojn.
- Uzado de unupadela pagajo.
Referencoj
- ↑ angleGreg Barton on Feather Angle Arkivigite je 2015-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angleFeather Kayak Wiki Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.