Padovo | |||||
komunumo de Italio • urbego • urbo • universitata urbo • urboŝtato | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Veneto (2005) | ||||
Provinco | PD Padovo (2005) | ||||
Geografia situo | 45° 25′ N, 11° 52′ O (mapo)45.41666666666711.866666666667Koordinatoj: 45° 25′ N, 11° 52′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 12 m | ||||
Areo | 92 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 206 496 (2023) | ||||
Loĝdenso | 2220 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Mandria, Salboro (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Abano Terme, Albignasego, Cadoneghe, Legnaro, Limena, Noventa Padovana, Ponte San Nicolò, Rubano, Saonara, Selvazzano Dentro, Vigodarzere, Vigonovo (VE), Vigonza, Villafranca Padovana (2005) | ||||
Patrono | Sankta Antonio | ||||
Festa tago | 13-a de junio (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | padovani aŭ Patavini | ||||
Poŝtkodo | 35121–35143 | ||||
Imposta kodo | G224 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 028060 | ||||
Telefona prefikso | 049 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.padova.it | ||||
Padovo (itale Padova [pAdova]) estas urbo kun ĉirkaŭ 210mil loĝantoj, ĉefurbo de samnoma provinco en la regiono Veneto.
Ĝi estas sidejo de malnova universitato kaj posedas multajn atestaĵojn de glora kultura kaj arta pasinteco. Pro tio Padovo estas celo de multaj turistoj, kaj nuntempe ankaŭ grava ekonomia centro.
En katolikismo Padovo estas tre konata pro Sankta Antonio de Padovo.
Historio
Tradicio asertas, ke Padovon (same kiel Romon) fondis grupo da rifuĝintoj el Trojo, gvidataj de Antenoro.
La antikva Padovo (nomata de la romianoj Patavium) situis ĉe rivero Brenta, kiu tiam nomiĝis Medoacus kaj fluis en la nuna fluejo de rivero Bachiglione [bakiljOne]. Ĝi estis unu el la ĉefaj centroj de la praveneta kulturo.
Tito Livio skribas ke en 302 a.K. ŝipoj el Sparto atingis la buŝon de la rivero kaj la spartanaj militistoj atakis la urbon, kiu tamen sukcesis defendi sin kaj eĉ detrui plejparte la spartanajn ŝipojn.[1]
Patavium estigis aliancon kun Romo kontraŭ la padanaj gaŭloj ekde 226 a.K.. En 49 a.K. ĝi iĝis romia municipo. Ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj de la Romia imperio, nelaste danke al la bredado de ĉevaloj.
Dum Mezepoko Padovo estis disrabita almenaŭ tri fojojn (de Hunoj en 452-53; de Lombardoj en 601; de Hungaroj en 899) sed, kvankam malfacile, daŭre estis loĝata.
En 1405 Venecio konkeris Padovon, kiu restis sub la Venecia Respubliko ĝis kiam tiu ĉi estis transdonita al Aŭstrio (1797).
Padovo eniris Italion en 1866.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Padovo naskiĝis pluraj famuloj, inter kiuj:
- Tito Livio, romia historiisto
- Marsilio de Padovo, filozofiisto (13-a jarcento)
- Bernardo da Treviso, alkemiisto (15-a jarcento)
- Michele Savonarola, kuracisto (15-a jarcento)
- Antonio Cermisone, kuracisto (15-a jarcento)
- Francesco Bonafede, botanikisto (1474-1558)
- Andrea Palladio, arkitekto (16-a jarcento)
- Ruzante, verkisto (16-a jarcento)
- Gaspara Stampa, poeziistino (16-a jarcento)
- Ippolito Nievo, verkisto (19-a jarcento)
- János Pallavicini, aŭstrohungara diplomato
Kelkaj el tiuj famuloj ankaŭ mortis en Padovo, kelkaj ne.
Aliaj famuloj, naskiĝintaj en diversaj urboj, nur mortis en Padovo. Inter ili:
- Antonio de Padovo, la fama sankta monaĥo, naskiĝinta en Lisbono (13-a jarcento)
- Erasmo da Narni, il Gattamelata, militisto (15-a jarcento)
- Ferenc Forgách, hungara episkopo (16-a jarcento)
- Enrico Berlinguer, politikisto (20-a jarcento)
Notoj kaj referencoj
- ↑ Tito Livio. Ab urbe condita, X, 2 (latine).