Pado en la nuboj | |
ĉeĥe: Stezka v oblacích | |
belvedero | |
Pado en la nuboj | |
Oficiala nomo: Stezka v oblacích | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Municipo | Dolní Morava |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Králický Sněžník |
Situo | Pado en la nuboj |
- alteco | 1 116 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 08′ 57″ N 16° 49′ 45″ O / 50.14917 °N, 16.82917 °O (mapo) |
Materialoj | ligno, ŝtalo |
Malfermo | 2015 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Stezka v oblacích (rozhledna) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Pado en la nuboj (ĉeĥe: Stezka v oblacích) estas belvedera konstruaĵo konstruita el ligno kaj ŝtalo, kiu troviĝas super municipo Dolní Morava proksime de kabano Slaměnka sub montopinto de monto Slamník en masivo de Králický Sněžník. La objekto estas en trafiko ekde la 5-a de decembro 2015. Aŭtoro de 55 metroj alta konstruaĵo estas arkitekto Zdeněk Fránek. La pado en la nuboj fariĝis ŝatata ekskursa celo – dum la unua jaro ekde la komenco de trafiko vizitis ĝin preskaŭ 200 000 homoj.
Teknikaj indikoj
La konstruaĵo estis konstruita en supermara alteco 1116 m s. m. proksime de supra stacio de telfero Sněžník kondukanta el Dolní Morava. Al la supraĵo de la konstruaĵo en alteco 55 metroj super la nivelo de tereno kondukas ligna pado kun suma longeco 710 metroj. La tuta konstruaĵo estas senbariera. En direkto suben eblas uzi 100 metrojn longa dlouhý toboganon kun fenestretoj, fabrikita el nerustiĝema ŝtalo. En la plej alta parto de la konstruaĵo troviĝas la tn. guto, kio estas reto troviĝanta en alteco 50 metroj super la tero.
Vidu ankaŭ
- Sky Bridge 721 - la plej longa pendoponto en la mondo troviĝanta proksime
Pluaj fotoj
- Pado en la nuboj
- Pado en la nuboj
- Vido el la belvedero