La Pacakordo de Ĉapultepeko estis fakte aro de akordoj subskribitaj la 16an de januaro de 1992 inter la Registaro de Salvadoro kaj la Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional (FMLN) en la kastelo de Ĉapultepeko, Meksiko, kiuj finigis dekdu jarojn de enlanda milito en la centramerika lando.
La unua negocado inter registaro kaj gerilo estis nur simplaj alproksimiĝoj al dialogo, sen akiri verajn akordojn kiuj alvenu al la fino de la konflikto. Post kelka negocado la nombro de viktimoj daŭre pliiĝis kaj la politika polusigo malfaciligis la finigon pacan de la konflikto. En 1989 post la interveno de Unuiĝintaj Nacioj, oni iniciatis negocadon kiu rezultis en precizaj akordoj por la interkonsenta finigo de la konflikto. Oni elektis negocajn komitatojn ambaŭflanke kaj oni starigis agendon por trakti la ŝlosilajn punktojn solvindajn. Kiel rezulto de la negocado oni produktis diversajn akordojn kaj modifojn de la Konstitucio de Salvadoro, kio permesis ke ambaŭ partoj akceptis malgajni postulojn ĝis finaakordo, parte devigitaj de internaj kaj eksteraj faktoroj kiuj influis la decidojn. La fina dokumento de la akordo dividiĝis en 9 ĉapitrojn kiuj enhavas 5 ĉefajn areojn: modifo de la Salvadora Armeo, kreado de Civila Polico, modifoj al jura sistemo kaj pri defendo de Homaj rajtoj, modifoj en la balota sistemo kaj adoptado de politikeroj en la kampoj ekonomia kaj sociala. La plenumado de la akordoj okazis sub kontrolo de speciala komitato de Unuiĝintaj Nacioj, kio permesis 3 jarojn de farado.