Pažiť, hungare Pázsit [pAĵit] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Pažiť | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Partizánske | ||
Poŝtkodo | 958 03 | ||
Aŭtokodo | PE | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 413 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 165 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°37′50″N 18°26′00″O / 48.63056°N, 18.433333°O (mapo) Koordinatoj: 48°37′50″N 18°26′00″O / 48.63056°N, 18.433333°O (mapo) | ||
Alto | 202 m s.m. | ||
Areo | 3 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pažiť [+] | |||
Situo
Pažiť situas inter maldekstra bordo de Nitra (rivero) kaj ĉefvojo kaj fervojo inter Nováky-Partizánske. La lasta urbo troviĝas je 4 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Fine de tiu epoko keltoj loĝis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1351 en formo "Pasyth". En 1601 oni komputis tie 14 loĝdomojn. En 1828 loĝis tie 123 vilaĝanoj en 20 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pázsit 164 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Oszlány, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Pažiť 393 homoj, (383 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dominiko Savio de 1991
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio