Paŭlo Aleksandro Zino | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de februaro 1916 | |
Morto | 3-an de marto 2004 (88-jaraĝa) | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Portugalio vd | |
Alma mater | St. Edmund's College, Ware • Christ's College vd | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo vd | |
Laborkampo | ornitologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Paŭlo Aleksandro Zino aŭ Paul Alexander Zino (9a Februaro 1916 - 3a Marto 2004) estis portugala ornitologo laŭ kiu nomiĝas la Petrelo de Zino (Pterodroma madeira).
Zino naskiĝis en Madejro, sed edukiĝis en Anglio ĉe la lernejo Sankta Edmundo de Ware. En 1963 li partoprenis en ekspedicio al la Sovaĝaj Insuloj. LI revenis en 1967, konstruis tie domon kaj studis la reproduktan biologion de la Flavbeka pufino Calonectris diomedea. Tio kondukis al registara protektado de tiuj birdoj kaj al inkludo de la insuloj en la Natura Parko Madejro en 1986.
Zino vizitis ankaŭ la Insulojn Desertas, kie li studis la specion Feaa petrelo Pterodroma feae. Tio konsukis al intereso pri la pli malgranda P. madeira kiu estis jam malkovrita en 1903 en Madejro mem. Zino sukcesis remalkovri la lokon de la kolonio, kaj protekti ĝin.
Referencoj
- Biografio ĉe The Telegraph Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine