"PV" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon PV (apartigilo).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Plena Vortaro.
Plena Vortaro de Esperanto
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1930
UrboParizo
EldonintoSAT
Paĝoj517

Plena Vortaro de Esperanto (PV) estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1930 kaj verkita sub gvido de Émile Grosjean-Maupin en kunlaboro de Albert Esselin, Salomon Grenkamp-Kornfeld kaj de Gaston Waringhien. Dum jardekoj, ĝis apero de ĝia posteulo Plena Ilustrita Vortaro en 1970, ĝi estis la ĝenerale akceptita vortara kvazaŭnormo, malgraŭ ĉiuj kritikoj pri unuopaj aspektoj kaj detaloj.

Eldonoj

Dum la jardekoj PV estis apenaŭ ŝanĝita. Nur inter la 1a kaj 2a eldono ĝi estis iom korektita kaj plivastigita. Al la kvara eldono 1953 estis aldonita suplemento verkita de Gaston Waringhien. Jen la detaloj:

  • 1a 1930, 517 p.
  • 2a 1934, 511 p., plivastigita eldono
  • 3a 1947, 511 p. senŝanĝa
  • 4a 1953, 511 + 63 p. eldono kun suplemento verkita de Gaston Waringhien
  • 5a 1956
  • 6a 1960, 511 + 63 p. senŝanĝa
  • 7a 1964, 511 + 63 p. senŝanĝa
  • 8a 1971
  • 9a 1980, senŝanĝa kun suplemento verkita de Gaston Waringhien
  • 11a 1996, 511 + 63 p. senŝanĝa eldono kun suplemento

La eldono de 1934 enhavis 6 900 radikojn, la suplemento de 1953 aldonis 966 aliajn, sume 7 866.

Historia kritiko

Citaĵo
 Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭtoroj, precipe de Zamenhof. Per sia tre zorge redaktitaj Zamenhof-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Zamenhofan lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la verkon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro. 
 1931, Kálmán Kalocsay, Literatura Mondo, paĝo 49 pri la unua eldono, citita de Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 La verko ne estas nova. Multaj Esperantistoj ĝin jam posedas. Kaj tamen, eĉ al tiuj, kiuj jam havas la unuan eldonon, ni nepre devas rekomendi la aĉeton de la dua, definitiva eldono, komplete reviziita, antaŭ lia morto, de Grosjean-Maupin, kiu pro tiu ĉi verko vere meritos la dankemon de la Esperantistaro. Tiu ĉi vortaro povas esti efektive konsiderata kiel oficiala registrilo de ĉiui vortoj, kiujn verkistoj, tradukantoj aŭ simplaj uzantaj de nia lingvo povas, devas uzi. Tiu libro permesos en la plej multaj okazoj, ekvidi ke la neologismoj kiujn tre ofte oni facilanime kreas estas superfluaj. Precipe en la dua eldono la prilaborantoj zorgis pri la detaligita klarigo de la diversaj sencoj de vorto kaj pri ekzemploj kiuj klare montras en kiaj cirkonstancoi oni povas ilin uzi. Komparo de nur unu paĝo de ambaŭ eldonoj konvinkigos pri la fakto ke temas verdire pri tute nova verko. Ĝi tial meritis specialan mencion en niaj kolonoj. Ni ne dubas ke ĝi estos bone akceptata de la belga Esperantistaro, kiu ĝenerale kontraŭstaras la tro-oftajn neologismojn, kaj kiu per tiu libro danke povos solvi la plej multajn malfacilaĵoin vortarajn kiujn oni renkontas. 
 M.J. Belga esperantisto n211 (sep 1934)

Plena Vortaro el perspektivo de 2008

PV sendube estas unu el la plej influ-havaj vortaroj Esperantaj. La plej gravaj antaŭuloj kiel unulingvaj difin-vortaroj estis la (sufiĉe mankhava) "Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca" de Émile Boirac (1909) kaj la difin-vortaro de Kazimierz Bein (Kabe), "Vortaro de Esperanto" de 1911, 1922 kaj 1925 (3a kaj lasta eldono).

PV servis kiel bazo por vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, ekzemple por la vortaro Esperanto-sveda de Paul Nylén (1932, 2a eld. 1954) aŭ la parto Esperanto-franca en la "Dictionnaire pratique" de Edmond Dazun, Félicien Baronnet kaj Roland Levreaud (1959, 1974, 2000).

PV formis la bazon de la difin-vortara posteulo "Plena Ilustrita Vortaro" (PIV) sub la ĉefredaktoreco de Waringhien (1970, suplemento 1987, 2002, 2005).

La vortmaterialo de la 6a eldono de PV ankaŭ estis la bazo de la Inversa Vortaro (IV) de Klaus Schlüter (1972). Por produkti ĝin la radikoj troveblaj en PV estis registritaj en elektronika formo jam en 1967, tiuepoke ankoraŭ per "trukartoj" (Heroldo de Esperanto 1967, n-ro 2, p.3). PV tiel probable fariĝis la unua Esperanto-vortaro (parte) en komputil-legebla formo. Aliaj fakaj vortaroj eksplicite referencis al ĝi, ekzemple la Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) de Rudolf Haferkorn, Kurt Dellian kaj F.J. Belinfante de 1956, kies subtitolo estas "STT — Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT". Eĉ ankoraŭ la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz (redaktoro), aperinta post 24-jara laboro en 1988, do komencita antaŭ la apero de PIV en 1970, indikas, ĉu radiko estas ankoraŭ ne trovebla en PV.

PV krome servis kiel kerno de la interreta vortaro "Reta Vortaro" (de 1999) kaj tiel post pli ol 75 jaroj influas nun la trian aŭ eĉ jam kvaran generacion de Esperantistoj.

Malgraŭ ĉiuj kritikoj dum la jardekoj (tro "franceca", tro naturalisma, malpreciza redono de la Zamenhofa lingvo-uzo, malmoderna k.a.) PV fariĝis vaste akceptita referenc-verko kaj dum jardekoj la fakta normo de la Esperanta vort-trezoro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.