Polihidroksibutirato (PHB) estas polihidroksialkanoato (PHA), polimero apartenanta al la poliesteroj kaj kiu estis izolita kaj karakterizita inter 1923 kaj 1926 fare de la franca mikrobiologo Maurice Lemoigne. PHB estas produktita fare de mikroorganismoj (precipe Alcaligenes eutrophus aŭ Bacillus megaterium) ŝajne kiel respondo al stataj aŭ fiziologiaj streso. La polimero estas primara produkto de karbono-asimilado (el glukozo aŭ amelo) kaj ĝi estas uzata kiel energiokonserva molekulo de la mikroorganismo.
La mikroba biosintezo de PHB ekas per kondensado de du molekuloj de acetil-CoA al acetoacetil-CoA kaj kiu poste reduktiĝas al hidroksibutiril-CoA. Tiu lasta kombinaĵo estas uzata kiel monomero por polimerizi je PHB.
Polihidroksibutirato estas alloga pro ties uzebleco kiel plasta materialo, simila al polipropileno (PP). Ĉar PHB aperas kiel rigida kaj rompiĝema materialo, eksponas pri alta grado je kristaliĝo, alta fandopunkto de ĉ. 180 °C, sed plej grave PHB estas rapide biomalkombinebla, malsame al PP.
Du faktoj malhelpas la disvastiĝon de PHB: altaj produktaj kostoj kaj la rompiĝemo. Nun oni fokusas pri produktado de PHB per plantoj (ekz. verga milio).
vidu ankaŭ
Aliaj biomalkombineblaj polimeroj: